Esperanto-forum
Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭenigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 julio 2010, 19:36:46 ptm
-
En la revuo Esperanto (julio-auĵusto, p. 150) aperis alvoko por informi la lokajn gazetojn pri la UK. ĉu tiurilate io estas planita por Flandrio/Belgio? ĉu estas kongresanoj kiuj ĉiutage sendos raport(et)on pri la UK? ĉu iu aperos je www.esperanto.be?
Roland Rotsaert
-
Ghis nun nenio estis interkonsentita por Horizontaal. Mi esperas ricevi iujn kontribuojn.
Amike,
Lode.
-
Mi certe povas meti anocon en la retpaĝo, sed ne havas ideon pri formo aŭ enhavo. Mi ege dubas ke estas ĵurnalistoj de tie ĉi kiuj flugos al Havano por artikoleto en flandra gazeto. Sugestoj estas bonvenaj.
-
Estus bona ideo se kongresano sendos tagraportetojn al mi kaj mi povus placi ilin sur retpaĝo. Mi mem ne iros al UK. ĉiu iu partoprenanto ĉi tie pretas sendi mesaĝetojn?
Kevin
-
Por la kelkaj restantaj uzantoj de cxi tiu forumo: la kongresa kuriero de la UK legeblas je http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html .