Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 30 aŭgusto 2021, 17:10:59 ptm

Titolo: 5-a Traduk-konkurso “Lucija Borčić”
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 30 aŭgusto 2021, 17:10:59 ptm

Honore al Lucija Borčić (26.07.1921-14.11.2015) Kroata Esperantista Unuiĝo lanĉas la 5-an literaturan traduk-konkurson de iu ajn nacia lingvo al Esperanto. La konkursaj branĉoj estas jenaj:
La rezultojn oni publike anoncos la 14-an de novembro en Zagrebo, okaze de la 6-a Memorkunveno al Lucija Borčić. La organizantoj disdonos ĝis tri premiojn por branĉo. La aliro al la konkurso estas libera al ĉiu esperantisto, kiu rajtas partopreni per maksimume tri konkursaĵoj/verkoj kiuj antaŭe ne estis publikigitaj ĉu en la presa, ĉu en reta, bloga, fejsbuka formoj. Al la konkursaĵo oni nepre aldonu jenajn informojn:
La tradukaĵojn kune kun la originalaj tekstoj kaj aldonaj informoj oni sendu al la retadreso: hes@heskeu.hr ĝis la 5-a de septembro 2021. La premioj konsistas el diplomo. La organizantoj de la konkurso prizorgos la presadon de la premiitaj tradukoj konforme al la reguloj preskribitaj por tiu agado (respekto de aŭtoraj rajtoj ktp).