Ĝenerale / Algemeen > Novaĵoj / Nieuws

Nova teksto pri Eo en EU de Aurélien Portuese, University of Paris 2 Pantheon-As

(1/1)

Roland Rotsaert:
Aurélien Portuese verkis anglalingvan tekston pri juraj kaj ekonomiaj aspektoj de la eŭropa plurlingveco, kun realisma propono pri Esperanto. Klakante la ligon
http://papers.ssrn.com/sol3/papers.cfm?abstract_id=1517424 vi vidos la resumon. Por havi la tutan tekston (1090 kB, 61 p.) klaku en la resumo-paŝo sur 'Download' kaj poste sur 'SSRN'.
Mi nur povos legi dum la semajnfino, sed eble aliaj havos pli da tempo...

Roland Rotsaert


PaulP:

--- Citaĵo de: rotsaert8000 je 11 decembro 2009, 14:12:33 ptm ---Aurélien Portuese verkis anglalingvan tekston pri juraj kaj ekonomiaj aspektoj de la eŭropa plurlingveco, kun realisma propono pri Esperanto.
--- Fini citaĵon ---
Tre interese. Estus bone, se iu povus resumi la artikolon en unu-du paŝoj. Roland, ĉu vi pretas?

Roland Rotsaert:
Mi finlegis (kun iom da peno) kaj mi ŝatus fari iun resumon kelkpaŭan, sed... La tuto estas bazita sur la Coase-teoremo (http://eo.wikipedia.org/wiki/Ronald_H._Coase) pri kiu mi neniam antaĵe aŭdis kaj pri kiu mi nenie trovas klarigon por mi kompreneblan. Coase ja estas nobelpremiito...
Mia sentas ke Portuese lanĉis interesan ideon, sed por povi fari utilan resumon, mi devus relegi post kiam mi komprenis la Coase-teoremon.
Cetere, la aŭtoro bonvenigus alilingvajn tradukpropojn.

Roland

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio