Ĝenerale / Algemeen > Novaĵoj / Nieuws

Sennacieca Revuo 2018

(1/1)

Roland Rotsaert:
Ĵus aperis la ĉi jara numero de Sennacieca Revuo (http://www.satesperanto.org/spip.php?article4235). Jen kelkaj eroj el la enhavo:

* En 'La praktika internaciismo de Esperanto' Xavi Alcalde verkas pri Esperanto dum la Unua Mondmilito. Estas artikolo kiu iom kompletigas la Monato-artikolon 'Esperanto kaj Ruĝa Kruco' (https://www.esperanto.be/fel/publika/012313p.php).
* Ĝemil Ksus esploras la fontojn de la civitana milito en Sirio
* Roland Platteau rerakontas la vojaĝon kiun faris la frislandano Sipke Stuit (https://eo.wikipedia.org/wiki/Sipke_Stuit) per ruldometo en 1932 el suda Francio al sia hejmo, pasanta tra la 24a UK en Parizo.

Navigado

[0] Fadenlisto

Plena versio