Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) > Esperanto-literaturo kaj -muziko
Fjodor Dostojevskij naskiĝis antaŭ 200 jaroj
(1/1)
Roland Rotsaert:
Okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Fjodor Dostojevskij la eldonejo “Sezonoj” (Kaliningrado, Ruslando) je la jubilea tago (la 11an de novembro) publikigis “Kvin rakontojn” de Dostojevskij en tradukoj de Grigorij Arosev kaj Aleksander Korĵenkov. La nova bitlibro estas senpage elŝutebla (laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”) en la virtuala biblioteko de Sezonoj. Legu pli en la novaĵretejo “La Ondo de Esperanto” https://sezonoj.ru/2021/11/dostojevskij-2/
Ĉu vi deziras legi pli kaj/aŭ ĉu vi preferas legi paperan libron? Ankaŭ la retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo ofertas libron de li: http://retbutiko.be/eo/ero/bnok&cart_id=6926419.2660
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio