Pri la forumo / Betreft het forum > Ideoj / Ideeën

Pseudonimo (kaŝnomo) aŭ ne

(1/2) > >>

Herman Deceuninck:
kaŝnomoj eble ne ekzistus se pli da forumoj, sociaj retoj, ne PUBLIKE montrus al la mondo ĉiujn prikomentojn kaj uzus ensalutadon kun kodo kiun disponigas la asocio al tiuj kiuj estas membroj ekzemple ?

Robert:

--- Citaĵo de: ***** je 24 julio 2013, 15:46:37 ptm ---Por mi kaŝnomo estas signo de malĉentileco.
--- Fini citaĵon ---

Mi pensas, ke oni ne prenu uzon de certa uzantnomo kiel malĉentilecon. Kiam oni registriĝas ĉe forumo, oni kutime havas la elekton, kiujn informojn doni pri si. La administranto de la forumo ja povas ŝanĝi la kondiĝojn por registriĝo, se li tion volas.

Mi ne certas, ke mi uzus la vorton 'kaŝnomo' rilate uzantnomon. Eble en iuj okazoj oni vere volas sin kaŭi, sed ĉenerale oni volas nur konservi sian privatecon en la interreto. Ne ĉiu volas esti facile serĉebla per Guglo! Tio ne nepre estas malbona afero.


--- Citaĵo de: ***** je 24 julio 2013, 15:46:37 ptm ---ĉu ili hontas pri propraj diroj?
--- Fini citaĵon ---

Eble iuj homoj ja hontas aŭ hontu pri siaj diroj, sed tio ne nepre rilatas al la elekto de uzantnomo.


--- Citaĵo de: ***** je 24 julio 2013, 15:46:37 ptm ---Montru vian vizaĵon en diskuto, estu honesta!
--- Fini citaĵon ---

Mi ne implicus, ke homo estas malhonesta nur pro tio, ke li ne volas uzi sian plenan nomon en publika forumo. Mi preferus juĝi homon laŭ tio, kion li diras kaj faras. Mi fakte konas multe da homoj (ĉefe per Lernu) kiuj uzas kromnomon aŭ ion similan en la interreto. ĉe Lernu neniu postulas de aliaj, ke ili nepre indiku sian plenan nomon, kaj ofte estas tiel en interretaj forumoj (ankaŭ ekster Esperantujo).

Ofte oni ekscias la veran identecon de persono per privata mesaĝo aŭ per retpoŝto. Iafoje oni neniam ekscios! Fakte, mi laboris/as kun Darkweasel (Mustelulo) por fari la tradukon de la interfaco de Tiu ĉi forumo. Tiuj estas liaj uzantnomoj ĉe Lernu kaj SMF - nur unufoje mi ekvidis parton de lia reala nomo, sed eĉ tio estis tute hazarda, ĉar ŝajnis, ke li unue forgesis forigi tiun informon dum la konfigurado de sia retpoŝto! Mi do konas lin kiel Darkweasel, kaj eĉ se mi ne certas pri lia reala nomo, mi ĉiuokaze tre respektas lin kiel Esperantiston.

Albert1:
ĉar lastatempe komencis disputon pri pseŭdonimo aŭ ne, mi proponas ke oni ĉi tie trankvile kaj sen ofendoj skribos pri sia propra opinion.
Mi ankaŭ aldonas enketon dum 30 tagoj en kio vi povas elekti inter kvin opcioj:
* Mi tute kontraŭstaras la uzon de kaŝnomoj
* Mi ŝatas kaŝnomojn kun la vera nomo videbla en la profilo de ano
* Mi ŝatas kaŝnomojn kun la vera nomo kaj retadreso videblaj en la profilo de ano
* Mi volas la veran nomon kiel la ensalutnomon (kelkfoje adaptita por eviti duoblajn nomojn)
* Mi ŝatas kaŝnomojn por la tuta forumo

Se sufiĉe da membroj de Tiu ĉi forumo montras certan preferon, mi esperas ke la administrantoj faros la necesajn ŝanĝojn.

Pilgrimo:
Mi jam partoprenis en dek aŭ pli diversaj retforumoj kaj uzado de kaŝnomoj kutime nur estas malpermesita en privataj forumoj. En publikaj forumoj, kutime oni principe ebligas kaŝnomojn, kiel antaŭvidata en universalaj homaj rajtoj de privateco kaj libereco de esprimo. Rajtoj kiuj certe en interetmedioj estas konsiderata kiel necesa. Ne ĉar "pseudonimaj" homoj estus krimuloj sed pro la principo de libera interreto mem.

Mi mem laŭ principo neniam uzas mian propran nomon en forumo kiun iu-ajn povas legi kaj viziti.

Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

PaulP:

--- Citaĵo de: Pilgrimo je 29 julio 2013, 20:39:50 ptm ---
Kiu fakte povas legi ĉi-tieĉ ĉu nur la membroj de FEL (aŭ de la Belgaj asocioj)?

--- Fini citaĵon ---

Mi pensas, ke ĉiu povas legi. Simple elsalutu kaj revenu. Vi povos vidi ĉion, kion vi skribis.

Navigado

[0] Fadenlisto

[#] Sekva paĝo

Plena versio