Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: PaulP je 25 marto 2020, 14:55:09 ptm

Titolo: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
Afiŝo de: PaulP je 25 marto 2020, 14:55:09 ptm
La 25an de marto 1899 naskiĝis la sveda Esperantoverkisto Stellan Engholm (https://eo.wikipedia.org/wiki/Stellan_Engholm). Li ĉefe famiĝis pro romanoj verkitaj en la tridekaj jaroj, nun malfacile troveblaj. La Retbutiko proponas tamen kolekton de noveloj liaj (https://www.retbutiko.be/eo/ero/lkap).

La 25a de marto estas ankaŭ la nacia festotago de Grekio. Tradukoj el la moderna greka literaturo apenaŭ ekzistas, sed ja estas pluraj el la antikva helena: haveblas verkoj de Aristofano (Plutoso, https://www.retbutiko.be/eo?verkinto=Aristofano), Lukiano (Dialogoj de la dioj, https://www.retbutiko.be/eo/ero/ddio; Lukio aŭ azeno, https://www.retbutiko.be/eo/ero/laze), Platono (La respubliko, https://www.retbutiko.be/eo/ero/plre) kaj Sofoklo (Reĝo Edipo kaj Antigona, https://retbutiko.be/eo/ero/edipo).


Se vi ne jam havas ĉi tiujn librojn, mendu ilin de la Retbutiko de FEL (www.retbutiko.be).
Titolo: Re: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
Afiŝo de: flandra kampulo je 31 majo 2020, 09:51:05 atm
Mi tre sxatas la verkaron de dudekjarcentaj kaj nuntempajn grekajn auxtorojn kiel Kazantzakis aux Tachtsís. Cxu ekzistas tradukon en Esperanto de cxi tiuj verkoj?
Titolo: Re: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
Afiŝo de: flandra kampulo je 10 aŭgusto 2020, 11:51:52 atm
Lastmonate mi remalkovris (en nederlanda... pardonu...) grandan verkiston de nia flandra literaturo, Stijn Streuvels. Lia tipa stilo estas markita per ricxa lingvajxo (uzo de sinonimoj, dialektvortoj, ecx propraj kreajxoj...). Mi scivolas kiel tiu estas tradukita en E-o.
Titolo: Re: Libroj legindaj en la tempoj de kronviruso
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 10 aŭgusto 2020, 13:24:21 ptm
La aktualaj titoloj plejparte troveblas je retbutiko.be.

De la malnovaj flandraj aŭtoroj aperis eroj en la Belga Antologio (https://eo.wikipedia.org/wiki/Belga_Antologio), verŝajne brokante havebla ĉe la retbutiko. Sufiĉe granda kolekto de (malnovaj) esperantlingvaj libroj libere legeblas je http://www.gutenberg.org/ (http://www.gutenberg.org/) kaj https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?vid=ONB&mode=advanced (https://search.onb.ac.at/primo-explore/search?vid=ONB&mode=advanced) (elektu 'digitale resourcen' supre kaj lingvon 'Esperanto' dekstre).

En revuoj kiel Belga Esperantisto kaj Flandra Esperantisto (https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA (https://drive.google.com/drive/folders/0B9tLG3H5mGpHUEZ3dVZiV2VhUDA)) foje aperis originalaj aŭ tradukitaj literaturaĵoj en Esperanto.

Roland Rotsaert