+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Gennadyi Vasiljev (RU) "SEKRETOJ DE AKORDEONO"

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Gennadyi Vasiljev (RU) pri "SEKRETOJ DE AKOR: 31 majo 2019

Aŭtoro Fadeno: Gennadyi Vasiljev (RU) "SEKRETOJ DE AKORDEONO"  (Legita 2466 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Gennadyi Vasiljev (RU) "SEKRETOJ DE AKORDEONO"
« je: 07 aprilo 2019, 16:27:51 ptm »
Gennadyi Vasiljev estas tre konata moskva akordeonisto, laŭreato de pluraj festivaloj kaj konkursoj en Rusio. De 1985 ĝis 2003 li ludis kiel solisto en diversaj rusaj orkestroj.


Ekde 2002 li laboras en la Muzeo de Rusa Akordeono en Moskvo (Muzeo de Alfred Mirek). Li tie instruas vizitantojn pri la akordeono. Ofte la publiko konsistas el infanaj klasoj al kiuj li montras multajn diversajn modelojn de akordeonoj (interalie tre malgrandaj).


Li ankaŭ ludas, kelkfoje kiel akrobato, melodiojn sur ili. Ĉi-vespere li malkaŝos la sekretojn de la akordeono al vi kaj poste regalos vin per koncerto.


====================================
Lange Beeldekensstraat 169, 2060 Antwerpen
Pordo kaj bufedo malfermaj je 19:30. Programo ekde 20:00.