+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Plurlingvula kunveno en Bratislavo

Ligitaj eventoj

  • Plurlingvula kunveno en Bratislavo: 29 majo 2019 - 02 junio 2019

Aŭtoro Fadeno: Plurlingvula kunveno en Bratislavo  (Legita 3054 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Ben Indestege

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 9
  • Sekso: Vira
Plurlingvula kunveno en Bratislavo
« je: 21 majo 2019, 14:03:54 ptm »

Plurlingvula kunveno estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj. Ĉi tiu evento kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizoj aŭ multlingvaj koncertoj (ekzemple de JoMo). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).
Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj kaj kutime ĝis 1/4 de la partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton.


Ben Indestege planas partopreni kaj esperas ke aliaj interesitoj iros kun li.  ;D