+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Poezia konkurso de Guiseppe Campolo

Aŭtoro Fadeno: Poezia konkurso de Guiseppe Campolo  (Legita 4256 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Poezia konkurso de Guiseppe Campolo
« je: 22 januaro 2016, 18:48:20 ptm »
Revenas "Poezio el ĉiuj ĉieloj", konkurso starigita de itala samideano Giuseppe Campolo, kun la subteno de la kumunumo de Sankta Anĝelo de Brolo (Mesino - Sicilio) kaj de Itala Esperanto-Federacio.
Rajtas partopreni ĉiuj poetoj el nia planedo, per poeziaĵoj en la itala lingvo, en Esperanto, aŭ en ambaŭ lingvoj.
Oni devas sendi retpoŝte (en formato Word) al <samideano@hotmail.it> nur unu poeziaĵon ne pli longan ol 50 (kvindek) versoj.
La verkoj devas esti neeldonitaj kaj neniam premiitaj antaŭe.
La tuta anonco kun la aliĝilo estas akirebla ĉe http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoPoemojIII.html
 
La ĉi-jara konkurso riĉiĝas per nova fako: "Romanoj el ĉiuj ĉieloj", verkoj tradukitaj en Esperanton el ĉiuj ajn lingvoj.
La anonco ĉe http://iconcorsidisamideano.altervista.org/KonkursoRomanojI.html
 
La premioj konsistos en mono, platoj kaj libroj.
La premiada ceremonio okazos en la komunuma Teatro el Sankta Anĝelo de Brolo (Sicilio, Italio), la 18-an de oktobro 2016, je la 6-a horo posttagmeze.