+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  81a Itala Kongreso de Esperanto, Trento

Ligitaj eventoj

  • Itala Kongreso: 23 aŭgusto 2014 - 30 aŭgusto 2014

Aŭtoro Fadeno: 81a Itala Kongreso de Esperanto, Trento  (Legita 3734 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
81a Itala Kongreso de Esperanto, Trento
« je: 28 julio 2013, 18:19:24 ptm »
La 81a Itala Kongreso de Esperanto okazos en Fai della Paganella, Trento, de la 23a ĝis la 30a de aŭgusto 2014. Temo: Esperanto kaj novaj teknologioj. Informoj: http://kongreso.esperanto.it (baldaŭ, nun en tiu paŝo ankoraŭ estas la informo de la ĝijara kongreso).

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 81a Itala Kongreso de Esperanto, Trento
« Respondo #1 je: 10 junio 2014, 23:14:08 ptm »
Dum la itala kongreso (matenoj de la 25a, 26a, 28a kaj 29a de aŭgusto) ankaŭ okazos AMO4 (kvara seminario pri aktivula maturiĝo).

La Seminaria Temo estos: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto?
La ĉefa kaj kunordiga gvidanto estos Stefan MacGill, la vic-prezidanto de UEA. Li gvidos prezentaĵon, ‘Kiel agi internacie’ sekvatan de diskutgrupoj. Li gvidos rolludon pri la nove formita kontinento Azanio, kie la rolluda tasko estos la starigo de Kontinenta Komisiono por kunordigi la disvastigon de Esperanto tra ĉiuj landoj de tiu insulego. Aldone rolos tri/kvar pliaj gvidantoj, kies nomoj kaj temoj restas anoncotaj. Same baldaŭ ni anoncos eblojn por kongresanoj anonci sian deziron partopreni la seminarion.
Jen katalogo de subtemoj, kiujn ni povos trakti:

•  Tradukoj: de Esperanto,  al Esperanto, per Esperanto

•  Vikipedio: pri Esperanto,  en Esperanto

•  Universitataj kursoj: pri Esperanto (kaj interlingvistiko); en Esperanto

•  La esperanta popolo: socia konsisto; muziko, kulturaj interŝanĝoj

•  Kunlaboro kun landaj/lokaj branĝoj de ne-esp-istaj internaciaj organizoj

UEA proponas kvar stipendiojn, po €125 por mildigi la kostojn de partopreno en la seminario. Ni invitas petojn por ricevi tiun sumojn (formularo sube). La petoj donu bazajn biografiajn informojn, resumu la ĝisnunajn movadajn rolojn de la petanto kaj la planojn por poste bone eluzi la gajnitajn konojn kaj spertojn en plua agado. La petmesaĝoj (modela longo ?. 500 vortoj) venu al <stefan.macgill@gmail.com> kaj < <michela.lipari@tiscali.it>>. Limdato por alveno: la 10a de julio. La petojn prijuĝos kvarpersona komisiono (UEA, LKK/IEF kaj IEJ). Ni anoncos al la petintoj la rezultojn ĝis la 15a de julio.
Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri la retkurso 'Esperanto Etape'.


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: 81a Itala Kongreso de Esperanto, Trento
« Respondo #2 je: 22 julio 2014, 07:42:04 atm »

ĉi-jare, unuafoje en la Itala Kongreso, okazos sesio de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS), simile al  la sesioj de AIS kadre de la Internacia Kongresa Universitato kiuj okazas jam preskaŭ dudek jarojn dum la Universala Kongreso de UEA, kaj la Internacia Vintra Universitato (IVU) kiu okazas jam sep jarojn dum la Internacia Festivalo en Germanio.


Temas pri studadsesio de AIS, kiu konsistas el pluraj prelegoj okazantaj dum la Itala Kongreso:  du preleg-serioj (kursoj) “Esperanto kaj novaj teknologioj” (Ilona Koutny) kaj "De esperantologio al interlingvistiko" (Davide Astori) kaj tri unuopaj prelegoj "ĉu vi konas la esperantan literaturon?" (Carlo Minnaja), "Kiom da esperantistoj troviĝas en la (reta) mondo?" (Amri Wandel) kaj "ĉu socioj feliĉaj jam ne ekzistas?"  (Zbigniew Galor). Mallongaj resumoj pri la prelegoj estos prezentitaj de la prelegantoj en la Inaŭguro, pliaj detaloj aperas en la Kongresa Libro.


Kiel en IKU, fine de la du kursoj estos ebleco ekzameniĝi kaj akiri AIS-atestojn. Tamen, la ekzameno ne estas deviga kaj oni povos partopreni ankaŭ parton de la prelegoj. Espereble Tiu ĉi aranĝo, unuafoja en la Itala Kongreso, fariĉu tradicia kunlaboro samkiel AIS-IKU kaj IVU.
 
Estas ankoraŭ tempo aliĝi al la kongreso: http://kongreso.esperanto.it/81/ .