+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  NASK iros al Brita Kolumbio - 29 junio ĝis 8 julio 2014

Ligitaj eventoj

  • Viktorio (Kanado): NASK-2014: 29 junio 2014 - 06 julio 2014

Aŭtoro Fadeno: NASK iros al Brita Kolumbio - 29 junio ĝis 8 julio 2014  (Legita 3353 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
NASK iros al Brita Kolumbio - 29 junio ĝis 8 julio 2014
« je: 05 februaro 2014, 22:12:49 ptm »

La unuan fojon en sia 45-jara historio, NASK – la fama Nord-Amerika Somera Kursaro – okazos ekster Usono. La bela kampuso de la Universitato de Viktorio (Brita Kolumbio, Kanado) en la pitoreska Gordon Head fariĝos hejmo por la mallonga intensa kursaro de Esperanto. Nur 20 minutojn de la urbocentro de Viktorio, kun flughaveno kaj pramhaveno, promendistance de la parko Gyro kaj la akvo, Universitato de Viktorio estas ideala loko por la kursaro. Alvenu la 29-an de junio kaj foriru la 8-an de julio por ok tagoj da lernado, amuziĝo kaj esplorado de la bonegaj muzeoj, historiaj konstruaĵoj, variaj restoracioj kaj vendejoj – kaj ĉio ĝi ene de mallonga busveturo de la kampuso!
Detalaj informoj je http://nask.esperantic.org/


Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: NASK iros al Brita Kolumbio - 29 junio ĝis 8 julio 2014
« Respondo #1 je: 26 marto 2014, 08:13:22 atm »

Aliĉu al NASK antaŭ la 1-a de aprilo, 2014, por ricevi la favoran kotizon!

Por iom antaŭgustumi la NASK-etoson, spektu la videon de Fábio Monteiro (partopreninto en la pasintjara NASK) https://www.youtube.com/watch?v=UbnxwKbpf2I

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1318
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: NASK iros al Brita Kolumbio - 29 junio ĝis 8 julio 2014
« Respondo #2 je: 26 julio 2014, 19:16:04 ptm »

La unuan fojon en sia pli ol 40 jaroj da ekzisto, NASK (Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto) paŭis trans la landlimon de Usono… kaj sukcesis allogi 63 studentojn el ok landoj – la plej granda partoprenantaro ekde la 1980-aj jaroj! Tiu ĉi sukceso daŭrigis la pasintjaran tendencon, kiam 43 studentoj partoprenis – tiam la plej granda nombro jam de jaroj.


Al kio atribui tiun kreskon? Certe, multaj faktoroj kontribuis, inter kiuj: allogeco de la la gastigurbo (Viktorio, Brita Kolumbio, Kanado), pli efika informado inter uzantoj de lernu.net, elstara instruista teamo, kaj ĉenerale pli vasta diskoniĝo de la NASK-fenomeno, danke al artikoloj, videoj kaj rekomendoj de iamaj NASK-studentoj.


USUI Hiroyuki, instruisto de la meznivela kurso en la ĉi-jara NASK, raportas pri sia sperto en El Popola ĉinio.


Ni ĉe ESF ŝatus kapti ĉi tiun okazon ankaŭ por saluti vin okaze de la datreveno de Esperanto – feliĉan Esperanto-tagon!