Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 20 oktobro 2018, 20:19:38 ptm

Titolo: Nova programo de Radio Esperanto
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 20 oktobro 2018, 20:19:38 ptm
La 45an sonprogramon de “Radio Esperanto” komencas nekutime longa babilado de Aleksander Korĵenkov pri la someraj kaj fruaŭtuna vojaĝoj de la du parolistoj de “Radio Esperanto”, kaj Halina Gorecka tuj post li rakontas pri la turista inundo en Kaliningrado, kiu gastigis kelkajn matĉojn de la Piedpilka Mondpokalo 2018. En ĉi tiu 26-minuta programo oni povas ankaŭ aŭskulti Esperanto-novaĵojn, konatiĝi kun la oktobra eldono de “La Ondo de Esperanto”, ekcii pri la venont-jara BET-55 en Litovio kaj, fine de la programo, ĝui bone konatan kanzonon de la legenda grupo “Amplifiki”, kies unua kaseda albumo “Tute ne gravas” ĵus reaperis kiel bitalbumo.
 
 Aŭskultu kaj/aŭ elŝutu ĉi tiun kaj pli fruajn programojn de “Radio Esperanto” ĉe http://radio.esperanto-ondo.ru



(Laŭ La Ondo de Esperanto <laondodeesperanto@gmail.com>)