Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 17 julio 2018, 18:30:42 ptm

Titolo: 17a Novjara Renkontiĝo kaj 10a NIS, 27.12.2018-3.1.2019
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 17 julio 2018, 18:30:42 ptm

La 17-a Novjara Renkontiĝo (NR) ĉi-jarfine okazos de la 27-a de decembro 2018 ĝis 3-a de januaro 2019, ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo, en Wiesbaden, samtempe kaj samloke kun la 10-a NIS, la programo por junuloj.

Jen la informa paĝo: http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr

Aliĝis intertempe jam 72 homoj el ok landoj, 40 el ili el eksterlando, 25 junuloj kaj infanoj. http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr17.php

Se ankaŭ vi ŝatos partopreni, eble aliĝu ĝis venonta lundo, 23-a de julio, fino de la aktuala aliĝperiodo. Jen la aliĝilo, http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo .