+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Novaj e-libroj

Aŭtoro Fadeno: Novaj e-libroj  (Legita 6538 fojojn)

0 anoj kaj 2 Gastoj rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Novaj e-libroj
« je: 26 februaro 2010, 11:38:12 atm »
La fenomeno e-libro (elektronika libro) iĝas pli kaj pli populara, ankaŭ en Esperantujo. Flandra Esperanto-Ligo (FEL) jam delonge proponas siajn e-librojn al la publiko kaj ĵus ankaŭ "La Ondo de Esperanto" anoncis siajn unuajn elektronikajn verkojn.

Pro tio FEL kreis nun specialan dissendliston por personoj, kiuj interesiĝas pri e-libroj.

Al la anoj de la listo estos senditaj de tempo al tempo informoj pri novaj e-libroj, sed ankaŭ pri novaj poŝlegiloj kaj pri aliaj flankoj de la elektronika libromerkato.

Kiu volas aliĝi al Tiu ĉi dissendlisto sendu mesaĝon al

mailserver  :D fel.esperanto.be

En la temlinio troviĉu la jena ordono:

subscribe novaj_e-libroj

La korpo de la mesaĝo restu malplena.

Se restus iaj demandoj, vi povas skribi al e-libroj :D fel.esperanto.be

Multe da elektronika legoplezuro!

(P.S. La  :D-simbolo ĉi-supre kompreneble estu anstataŭigita de la @-simbolo!)

Albert1

  • Gasto
Re: Novaj e-libroj
« Respondo #1 je: 26 februaro 2010, 13:09:50 ptm »
---8<---
Al la anoj de la listo estos senditaj de tempo al tempo informoj pri novaj e-libroj, sed ankaŭ pri novaj poŝlegiloj kaj pri aliaj flankoj de la elektronika libromerkato.
---8<---

Hazarde hodiaü mi vidis anonceton pri senpaga programo por administri
e-librobibliotekon.
ŝajnas al mi interesa programo por ordigi kolekton da e-libroj.
 
http://calibre-ebook.com/
 
 

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Novaj e-libroj
« Respondo #2 je: 27 februaro 2010, 10:39:34 atm »
Hazarde hodiaü mi vidis anonceton pri senpaga programo por administri
e-librobibliotekon.
ŝajnas al mi interesa programo por ordigi kolekton da e-libroj.
 
http://calibre-ebook.com/

Calibre ĉefe taŭgas por konverti librojn de unu formo al alia, ekzemple de ePub al Mobipocket. Por legi librojn ĝi estas malpli taŭga. Mi plej ofte legas elektronikajn librojn en poŝlegilo, sed se fojfoje mi legas en komputilo, mi uzas simple Firefox kun la kromprogramo EpubReader.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Novaj e-libroj
« Respondo #3 je: 27 februaro 2010, 10:44:06 atm »
Kiu volas aliĝi al Tiu ĉi dissendlisto sendu mesaĝon al

mailserver  :D fel.esperanto.be

En la temlinio troviĉu la jena ordono:

subscribe novaj_e-libroj

La korpo de la mesaĝo restu malplena.

Mi volas ankoraŭ substreki, ke la ĉi-supraj ordonoj estas ordonoj al komputilo. Tiujn oni do devas precize tajpi, sen ŝanĝoj, se ne la komputilo ne komprenos ilin. Hieraŭ la komputilo avertis min, pri pluraj ordonoj, kiujn ĝi ne komprenis, kiel

suscribe novaj_e-libroj
subskribu  novaj_e-libroj

kaj eĉ

subscribe novajn_e-librojn    :'(