Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Alvokoj / Oproepen => Fadeno komencita de: Albert je 25 aprilo 2009, 21:49:34 ptm

Titolo: Kiu ŝatas la "Esperanto-forum" en Esperanto?
Afiŝo de: Albert je 25 aprilo 2009, 21:49:34 ptm
Se estas voluntuloj kiuj volas helpi en la traduko de forum-tekstoj en Esperanto, bonvolu registri en:
http://www.simplemachines.org/community/index.php (http://www.simplemachines.org/community/index.php)
 
Se vi havas "account name", skribu al:
languages@simplemachines.org
 
kaj kanditatiĉu, Anglalingve, kiel tradukanto "English-Esperanto" skribante vian "account name" de Simple Machines.
 
Mi jam malfermis la tradukejon.
 
Se vi estos enskribita, vi trovos specialan ejon en kiu estas Anglalingvaj tekstoj de SMF 2.0 RC1, kiujn vi povas traduki Esperanten.

Trovu helptekston ĉi-tie (http://espero-home.net/Espero/cursussen/Start_Esp-forum.pdf).
Titolo: Re: Kiu ŝatas la "Esperanto-forum" en Esperanto?
Afiŝo de: Lodchjo je 27 aprilo 2009, 19:41:27 ptm
Albert,

Mi ĵus aliĝis al la komunumo kaj kandidatiĝis por kuntraduki.
Kiam vi dubas pri tradukenda vorto, bonvole konsulti www.komputeko.net (http://www.komputeko.net). Se mankas vorto, bv. noti ĝin, mi listigos ilin kaj sendos al la iniciatinto kaj ĉefa kompilinto de la projekto. (Estas mia plej bona amiko Yves Nevelsteen.)

Amike,

Lode.
Titolo: Re: Kiu ŝatas la "Esperanto-forum" en Esperanto?
Afiŝo de: Albert je 27 aprilo 2009, 20:10:20 ptm
Albert,

Mi ĵus aliĝis al la komunumo kaj kandidatiĝis por kuntraduki.
Kiam vi dubas pri tradukenda vorto, bonvole konsulti www.komputeko.net (http://www.komputeko.net). Se mankas vorto, bv. noti ĝin, mi listigos ilin kaj sendos al la iniciatinto kaj ĉefa kompilinto de la projekto. (Estas mia plej bona amiko Yves Nevelsteen.)

Amike,

Lode.

Koran dankon pro la kandidatiĝo!
ĉu la helpteksto estas sufiĉe klaraŭ
 
Intertempe mi ankaŭ trovis http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html (http://joostje.komputilo.org/KompLeks/html/DEFAULT.html), tamen estas ĉiam vortoj mankas.
Mi aldonas la "komputeko" al miaj favoritoj.