+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Staĝo pri tradukado en Kvinpetalo - 6-10 majo 2019

Ligitaj eventoj

  • Kvinpetalo: Staĝo pri tradukado: 06 majo 2019 - 10 majo 2019

Aŭtoro Fadeno: Staĝo pri tradukado en Kvinpetalo - 6-10 majo 2019  (Legita 2927 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Staĝo pri tradukado en Kvinpetalo - 6-10 majo 2019
« je: 25 marto 2019, 08:55:22 atm »

Jen sesio pri tradukado, gvidota de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Ĝi okazos de la 6a ĝis la 10a de majo.

Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.

Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto (Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno, Atesto pri Supera Lernado, en novembro 2019 en Parizo.)

Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Esperanto-Centro KVINPETALO, 4 rue du Bureau, FR-86410 BOURESSE

Retadreso : informoj@kvinpetalo.org http://www.kvinpetalo.org

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Staĝo pri tradukado en Kvinpetalo - ŝanĝo de dato
« Respondo #1 je: 09 aprilo 2019, 19:18:48 ptm »
La sesio pri tradukado, gvidota de Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio. Ĝi okazos de dimanĉo la 5a ĝis jaŭdo la 9a de majo, do unu tagon pli frue.