Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 24 majo 2013, 16:53:42 ptm

Titolo: Gazetara kampanjo cirkaŭ la UK
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 majo 2013, 16:53:42 ptm

Kiel aperigi artikolojn pri Esperanto en la gazetaro de via regiono? (proponoj de Renato Corsetti)
 

 Danke al la kunlaboro inter Brian Barker kaj Emilio Cid rilate al la Gazetara Kampanjo ĉirkaŭ la ĉi-jara Universala Kongreso io relative granda estas okazanta. Vi ĉiuj povas profiti de tiu tre forta gazetara kampanjo de UEA por sukcese kaj senpage aperigi artikolojn pri Esperanto en via regiono.
 
 - Se vi iros al http://uea.org/vikio/Projekto_126_-_Justa_Komunikado (http://uea.org/vikio/Projekto_126_-_Justa_Komunikado) vi trovos ĉiujn proponojn de Brian pri tekstoj al la gazetaro kaj pri grafikaj simboloj por afiŝoj kaj pro la Tago de Esperanto (26 de julio).
 
 - Se vi iros al www.gazetaro.co.nr (http://www.gazetaro.co.nr/)  vi trovos proponon por artikoloj al viaj lokaj gazetoj pri la fakto, ke vi mem aŭ via samlandano vojaĝos eksterlanden al internacia kongreso, kie miloj da homoj el cento da landoj diskutos plurajn temojn, en unusola lingvo komprenata de ĉiuj.  La artikolo estas jam tradukita al pluraj lingvoj.
 
 - Se vi iros al la grupo en Facebook https://www.facebook.com/groups/gazetaro (https://www.facebook.com/groups/gazetaro) vi trovos la grupon de homoj, kiuj interesiĝas pri la kampanjo.
 
 Ni sugestas ke vi sendu la artikolojn al la gazetaro tuj post la 20a de junio.   Indas unue telefoni al la redakcio, informi pri la temo kaj demandi, al kiu oni sendu.   Post kelkaj tagoj telefoni denove por demandi ĉu ĝi bone alvenis, kaj ĉu estas aldonaj demandoj pri la temo aŭ pri Esperanto.
 
Ni jam nun preparu ni kaj kunlaboru kun UEA pri informado!