Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 06 decembro 2011, 15:01:20 ptm

Titolo: Helpo serĉata por konversacia grupo en Couchsurfing (Bruselo)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 decembro 2011, 15:01:20 ptm
Ekzistas kursoj de Esperanto kaj mi estimas ilin. Tamen mi volas varbi pri speciala asocio kun dekmil membroj en Bruselo, asocio simila al pasporta servo sed pli granda, asocio en kiu la angla estas ĝenerala komunikilo, sed kie oni uzas kaj lernas kelkajn aliajn lingvojn, en Bruselo: nl, fr, es, de, it. Ili ne nur lernas lingvojn, ili ankaŭ hobias: promenas, noktomanĝas, karaokas, naturpromenas, gitarludas, interŝanĝas aĵojn kaj servojn ktp:    www.couchsurfing.com

Aktuale, la konversaciaj tabloj aŭ trinkejaj renkontiĝoj ĉiusemajnaj estas kutimaj en CS. Oni povas aldoni konversacian tablon en Esperanto ĵuste antaŭ alilingva tablo, ekzemple lunde je la 20a (komencas renkontiĝo de CS je la 21a). Tie ni povas miksiĝi amike kun ili kaj babili por sincera distriĝo kaj ekkoni interesajn ulojn. Kelkaj povas interesiĝi pri Esperanto, eĉ pri eklerni ĝin, kaj kelkaj el ni povas malkovri ideojn, faktojn, eblojn, dimensiojn. Bona materialo por kunporti tiam: resumo de gramatiko kaj baza vortaro, en poŝa formato, kaj libroj kaj revuoj, ĵus legitaj de ni.

Kion vi opinias? ĉu iu kuraŭas aventuri?

David (amigueo@gmail.com)