+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Pjotr kaj geamikoj: De Pollando al Urugvajo per klasikaj gitaroj

Ligitaj eventoj

  • Antwerpen: Koncerto "Pjotr kaj geamikoj": 24 januaro 2020

Aŭtoro Fadeno: Pjotr kaj geamikoj: De Pollando al Urugvajo per klasikaj gitaroj  (Legita 2903 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Klaas Dijkstra

  • Kunlaboranto
  • ***
  • Afiŝoj: 176
  • Sekso: Vira
Por sia gitarekzameno en la konservatorio de Bruselo, Pjotr De Mulder ĉijare havas programon pri polaj komponistoj.


En la unua duono aperas la mezepoka liutisto Jakub Reys, kies plenan muzikan heredaĵon polaj muzikologoj malkovris nur en ĉi jardeko, kaj la bohema gitaristo  Václav Tomáš Matějka.


Post tiu solula parto, li daŭrigos la koncertan programon per ĉambromuziko, finante per "tri Urugvajaj kantoj" de la klasike edukita komponisto Alfonso Broqua, kiu kombinis la naciajn folkloron kun 'okcidenta' artisma modernismo'.
Tiuj kantoj estis siatempe aranĝitaj por du gitaroj, alta voĉo kaj fluto.


Venu por diversa kaj riĉa koncerto!