+  Esperanto-forum
|-+  Publikaj rilatoj / Contacten
| |-+  Informiloj / Informatie (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  Nova klubejo kaj nova programo de la brusela grupo

Aŭtoro Fadeno: Nova klubejo kaj nova programo de la brusela grupo  (Legita 4820 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Nova klubejo kaj nova programo de la brusela grupo
« je: 12 septembro 2015, 07:53:24 atm »

Ekde la 16a de Septembro niaj kursoj kaj prelegoj okazos daŭre merkrede de la 18a30 ĝis la 20a laŭ la lerneja kalendaro en la salonoj Casablanca I & II de la
Kultura Centro De Pianofabriek
Rue du Fort 35 Fortstraat
1060 Bruselo.

en la tre multkultura kvartalo de la Antaŭplaco de Sankta-Giliso.


Malfermaj pordoj ĉe De Pianofabriek
La 19an kaj 20an de Septembro la Grupo de Bruselo partoprenos posttagmeze al la malfermaj pordoj de la Kultura Centra kie ni instaliĝos, t.e. "De Pianofabriek". Tiu ĉi evento estos tre bona okazo por varbi novajn kursanojn kaj interesatojn pri Esperanto. Dum tiuj du tagoj ni klopodos informi pri Esperanto, fari fulmkursojn kaj kantigi kononojn al la publiko. Venu multnombre ĉe De Pianofabriek por helpi nin.

Legu pli en la nova numero de Aktuala (5/2015) je https://sites.google.com/site/ebgaktuala/