+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Monato (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko

Aŭtoro Fadeno: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko  (Legita 8980 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
« je: 19 junio 2009, 14:48:47 ptm »
En la UK en Bialistoko Monato havos informstandon. Dum tuta semajno la publiko tie povos interkonatiĝi kun Monato, diskuti, peti informojn, aboni, ktp.

Pasintjare unuafoje ne nur oficistoj de FEL tie deĥoris, sed ankaŭ kelkaj redaktoroj kaj simplaj abonantoj. ĉar la sperto estis pozitiva por ni kaj por la publiko (kaj espereble ankaŭ por la deĥorintoj mem), ni denove invitas vin kunlabori kaj esti en la stando dum kelkaj horoj.

Se vi estos en la UK kaj pretas dum duona tago deĥori (kune kun aliaj - vi ja neniam estos sola) bv. averti nin anticipe, por ke ni povu krei klaran deĥorplanon sen interrompoj. Vi povas kandidatiĉi tie ĉi en la forumo, aŭ skribi al eldonejo(ĉe)monato.net

Anticipan dankon, nome de la tuta Monato-skipo

Elsalutinta Eddy VdBosch

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 18
  • Sekso: Vira
  • Eddy
    • mia blogo en Ipernity
Re: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
« Respondo #1 je: 22 junio 2009, 08:48:00 atm »
Saluton Paul,
Ella kaj mi pretas deĥori dum duona tago. Ni decidu pri kiu tago post ekkono la kongresan programon.
Amike,
Eddy

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Kunlaborantoj bonvenaj por la Monato-budo en Bialistoko
« Respondo #2 je: 22 junio 2009, 16:36:35 ptm »
Dankon! Mi donos la mesaĝon al Gerd, kiu respondecos pri la budo.