+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  26-27 februaro 2011, Oostende: KIPHUNZU-MOAMBE-TAGOJ

Ligitaj eventoj

  • Oostende: KIPHUNZU-MOAMBE-TAGOJ: 26 februaro 2011 - 27 februaro 2011

Aŭtoro Fadeno: 26-27 februaro 2011, Oostende: KIPHUNZU-MOAMBE-TAGOJ  (Legita 3970 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
26-27 februaro 2011, Oostende: KIPHUNZU-MOAMBE-TAGOJ
« je: 12 februaro 2011, 08:53:27 atm »
Karaj geamikoj,

Dum julio 2009 Walter kaj mi vizitis Kongon, kune kun nia pastro misiisto (Missie van Scheut, Belgio) Martin Mvibudulu. En Oostende Martin laboras kiel pastro de nia paroko SS. Petro & Paulo. ĉiujn du
jarojn li rajtas reiri hejmen, kaj tiam ni akompanis lin. Lia naskiĝvilaĵo estas KIPHUNZU, en Bas-Congo, pr. 50 km de la landlimo kun Kongo-Brazzaville, apud la angola Kabinda.

Traduko de la (aldonita) invitilo:
La laborgrupo "KIPHUNZU" invitas vin... al la KIPHUNZU-MOAMBE-TAGO sabaton la 26-an aŭ dimanĝon la 27-an de februaro 2011, ek de 11:30h en la salono "EL MAR", Pastoor Pypestraat 3/2, 8400 Oostende
(la salono El Mar, situas apud la du-tura preĉejo SS.Peter & Paulus (SS.Peter & Paulusplein), jam videbla kiam oni forlasas la stacidomon de Oostende. Rigardante la preĉejon la strato estas je la dekstra flanko de la placo)

"Moambe" (tipa Konga plado): kokaĵo, moambo (oleo el la palmnukso + maniokfolioj), bananoj, rizo (ĉio spicita). Dum la manĝaĵo oni informos vin pri la diversaj projektoj subtenataj de la urbo Oostende kaj de la Provinco Okcidenta-Flandrio (West-Vlaanderen), pri kiuj la laborgrupo KIPHUNZU senĉese sin dediĝas.
Aktualaj projektoj:
* konstrui ligon inter la akvo-fonto kaj la vilaĵo, tiel ke la virinoj  ne plu devos marĝi 2 km por akiri akvon por la loĝantoj.
* starigi dispensarion por la unuaj kuracaj zorgoj (la plej proksima hospitalo situas je 70 km trans la ĝangalo).

Sur la aldonita afiŝo vi vidas fotojn:
maldekstre, la renovigita lernejo (projekto de 2009)
meze, la loĝantoj fabrikas mem la meblojn por la lernejo.
dekstre, Flory kaj Walter dum sia vizito al Kiphunzu

Prezo: 28,00€ po persono, aperitivo, 1 trinkaĵo dum la manĝo, kafo (teo) kaj deserto inklusivaj.
(infanoj malpli ol 12 jaraŭaj: duona prezo)
aliĝoj antaŭ la 16-an de februaro (kun nombro de personoj, dato de partopreno, telefonnumero)
ĝiro je la konto: 083-3828556-66 kun indiko KIPHUNZU (IBAN BE07 0833 8285 5666 - BIC   GKCCBEBB)
Pliaj informoj? flory2@witdoeckt.be tel.059 70 29 14 0472 69 16 89
Kiu ne povas partopreni povas kontribui per donaco je la sama konto.
Antaŭdankon.

Ni varme atendas vin.
amike via,
Flory
« Lasta redakto: 13 februaro 2011, 20:26:21 ptm de rotsaert8000 »