+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Forpasis Adriana Middelkoop (1913-2009)

Aŭtoro Fadeno: Forpasis Adriana Middelkoop (1913-2009)  (Legita 4646 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Forpasis Adriana Middelkoop (1913-2009)
« je: 09 decembro 2009, 15:35:06 ptm »
    [font=&quot](jam iomete malnova 'novaĵo', sed tamen)
[/][/font]


[font=&quot]Forpasis Adriana Middelkoop (1913-2009)[/font]
[font=&quot] [/font]
[font=&quot]Adriana J. Middelkoop (1913-2009) forpasis la 14-an de novembro en Hilversum (Nederlando). Ŝi lernis Esperanton en la 30-aj jaroj. Ĉiu nederlandlingva esperantisto konis ŝian nomon pro ŝia vortaro Nederlands-Esperanto-Nederlands, kies unua eldono, 427-paĝa, aperis en 1971 en la prestiĝa vortara serio Prisma de la eldonejo Spectrum. Ŝi estis laŭdata kaj konsiderata unu el la plej bonaj Esperanto-vortaroj. Reviziita eldono aperis en 1986 kaj represo jam en 1987. [/][/font]
[font=&quot] [/font]
[font=&quot]Middelkoop membris en la ekzamenkomisiono de la Nederlanda Esperanto-Asocio 1965-1987. [/font][font=&quot]Ŝi estis estrarano de NEA 1967-1982 eĉ en jarkunvenoj oni ofte laŭdis ŝian protokoladon kaj plenumon de la kultura tasko. Ŝi membris ankaŭ en la ŝtata ekzamenkomisiono pri instrukapablo de Esperanto. [/font][font=&quot]M[/font]
[font=&quot] [/font]
[font=&quot]iddelkoop estis privat-docento pri Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo 1969-1978 kaj artikolis i.a. pri leksikografio kaj terminologio. En 1950 aperis ŝia konciza faktaro por elementaj ekzamenoj, Doktoro Zamenhof, Esperanto kaj la Esperanto-movado (3-a eld. 1984). Ŝia prelego "Humuraj trajtoj en la Esperanto-literaturo", farita okaze de ŝia enoficiĝo kiel privat-docento en 1969, aperis en dulingva eldono en 1994. Ŝi tradukis "Elektitaj eldiroj" de la sankta profeto Mohammad kaj "Elektitaj partoj el la verkoj de la promesita mesio" (ambaŭ 1991). Middelkoop estis honora membro de UEA ekde 1988 kaj de ILEI ekde 2004. [/][/font]
[font=&quot] [/font]
[font=&quot]El[/font][/u][font=&quot]: Gazetaraj Komunikoj N-ro 347 (2009-11-17)[/font]  [/i]