Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 10 aŭgusto 2019, 16:29:39 ptm
-
La 105-a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. "La situo de nia kongresejo estas vere perfekta", notas Normand Fleury, la prezidanto de la LKK. "La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj".
Legu pli en la gazetara komuniko, https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/105-a-UK-en-Montrealo-multaj-aligxoj-en-Lahtio (https://uea.org/aktuale/komunikoj/2019/105-a-UK-en-Montrealo-multaj-aligxoj-en-Lahtio)
-
Ĉiuj informoj (aliĝilo, mendilo, Dua Bulteno) troviĝas ĉe https://uea.org/kongresoj. Atentu, ke la plej favorpreza aliĝperiodo por 2020 finiĝas la 31-an de marto. Bonvenon al Kanado!