+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Esperantisto de la jaro

Aŭtoro Fadeno: Esperantisto de la jaro  (Legita 5694 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Esperantisto de la jaro
« je: 14 decembro 2012, 18:24:58 ptm »

 Morgaŭ posttagmeze, je la Zamenhofa Tago, estos anoncata kiu iĝas la Esperantisto de la Jaro 2012. Intertempe en la retejo La Balta Ondo legeblas ilustrita prezento de ĉiuj antaŭaj laŭreatoj de ĝi tiu prestiĝa titolo, ekde William Auld (en 1998) ĝis Dennis Keefe (2011). Konatiĉu kun ili ĉe: http://sezonoj.ru/2012/12/jaro/
 
Rigardu la rezulton morgaŭ posttagmeze je : http://sezonoj.ru/
[size=78%]__._,_.___[/size]

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Esperantisto de la jaro
« Respondo #1 je: 15 decembro 2012, 18:23:21 ptm »

 La internacia sendependa magazino “La Ondo de Esperanto” iniciatis en 1998
 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis
 reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj
 sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita
 William Auld. En 1999 lin sekvis Kep Enderby. En 2000 estis distingitaj tri
 personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis
 Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar
 Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter
 Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĉenkov (2009), Katalin
 Kováts (2010), Dennis Keefe (2011).
 
 Rezulte de ĉi-jara voĉdonado Peter Baláž, 33-jara slovaka esperantisto,
 kunordiganto de la asocio Edukado@Interreto (E@I) estas proklamita la
 Esperantisto de la Jaro 2012 pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj
 retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj eŭropaj instancoj; okazigo
 de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de
 gravaj diskoj, libroj, broĉuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke
 li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen
 tio eble perdus intereson pri Esperanto.
 
 Koran gratulon al Peter Baláž!
 
 Legu pli rete
 http://sezonoj.ru/2012/12/balaz/