+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Paŭl Peeraerts

Aŭtoro Fadeno: Paŭl Peeraerts  (Legita 5935 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Paŭl Peeraerts
« je: 03 novembro 2018, 17:34:35 ptm »
Paŭl Peeraerts: Miaj taskoj estas ĉefe:
  • Monato: mi estas ĝia sekretario, tio signifas, ke mi respondas ĉiujn leterojn, traktas la fluon de la manuskriptoj, gvidas la diversajn redaktorojn kaj kunlaborantojn; mi lingve revizias la tekstojn kaj havigas ĉion al la grafikisto por enpaĝigo.
  • Butiko: mi enkomputiligas ĉiujn artiklojn, kiuj estas vendataj de FEL.
  • Retejoj: mi zorgas pri la enhavo de la retejoj www.monato.net, www.retbutiko.net kaj www.esperanto.be.
  • Retlistoj kaj retadresoj: mi teknike zorgas pri la diversaj retlistoj de FEL (listo estraro, listo nova (pri novaj eldonaĵoj), Monato-listo ktp) kaj pri la retadresoj en la regionoj monato.net, retbutiko.net kaj esperanto.be
  • Eldona agado: mi ankoraŭ iom konsilas pri la eldona agado de FEL, kiun ĉi-jare transprenis Lode van de Velde kaj mi respondecas pri la bitlibroj de FEL (ePub, PDF, Mobipocket).
  • Forumo: mi iom helpas pri la funkciado de tiu ĉi forumo
« Lasta redakto: 14 novembro 2018, 10:19:22 atm de PaulP »

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Paŭl Peeraerts
« Respondo #1 je: 02 marto 2019, 14:59:07 ptm »
Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.

Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Paŭl Peeraerts
« Respondo #2 je: 02 marto 2019, 15:36:06 ptm »
Mi por la unua fojo vidis, kaj ne tute komprenis, tiun ĉi forumon.
Kara Petro,
vi jam skribis en tiu ĉi forumo antaŭ 10 jaroj, vidu ekzemple tie:
https://esperanto-forum.org/index.php?topic=168.msg431#msg431
Vi eble forgesis pri ĝia ekzisto. Tio estas tute normala. Ni estas tiel superŝutitaj de forumoj, sociaj retejoj, retmesaĝoj ... kaj riskas perdi la superrigardon.


Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Paŭl Peeraerts
« Respondo #3 je: 02 marto 2019, 15:52:23 ptm »
Mi dubas ke mi sukcesis respondi al vi.
Vere mi TUTE forgesis pri ĝi.
Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.


Elsalutinta PaulP

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 587
  • Sekso: Vira
Re: Paŭl Peeraerts
« Respondo #4 je: 02 marto 2019, 16:08:38 ptm »
Telefone ĝi ankaŭ ne estas facile/komforte uzebla.
Tute prave. La forumo estis kreita antaŭ deko da jaroj, en tempo kiam la tiel nomataj „lertaj” telefonoj tute ne estis lertaj, sed nur telefonoj.

P.