Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 03 novembro 2018, 20:18:32 ptm

Titolo: Forpasis Lucien Giloteaux
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 03 novembro 2018, 20:18:32 ptm

Lucien Giloteaux, kiu dum  longa tempo estis tre aktiva esperantisto en la nordfrancia regiono, forpasis je la 3a de novembro en la hospitalo de Wattrelos. Li estis 89-jara. Lia edzino Lilly forpasis en 2013 (http://esperanto-forum.org/index.php?topic=976.msg1721#msg1721 - necesas esti registrita por vidi la aldonaĵojn).

Li ankaŭ ofte partoprenis belgajn aranĝojn, sed mi nur sukcesis trovi unu foton, faritan antaŭ la provinca palaco en Bruĝo en (verŝajne) la 1970aj jaroj, sur kiu mi pensas rekoni junan Lucien (numero 2, vidu je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/17810187791/in/photolist-t8PSki .

(komunikis Katja Boen)
Titolo: Re: Forpasis Lucien Giloteaux
Afiŝo de: PaulP je 04 novembro 2018, 11:34:00 atm
Jes, la persono "2" sur la foto estas li. Jen pli freŝa bildo:
Titolo: Re: Forpasis Lucien Giloteaux
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 04 majo 2019, 19:52:39 ptm
Je https://www.youtube.com/watch?v=G_CiQ5sDqic (https://www.youtube.com/watch?v=G_CiQ5sDqic) aŭdeblas kvarminuta intervjuo farita en Aŭstralio en 2009 de lia filino Nicole Else. Je YouTube ankaŭ estas pluraj filmetoj pri lia edzino Lili Giloteaux (+ 2013).