Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Lokaj grupoj / Lokale groepen => Antverpeno => Fadeno komencita de: PaulP je 13 februaro 2013, 21:43:17 ptm

Titolo: Vinberoj de kolero
Afiŝo de: PaulP je 13 februaro 2013, 21:43:17 ptm
ĉu nia prezidanto ***** inspiriĝis de la libro “Vinberoj de Kolero” de Steinbeck por entrepreni vojaĝon en Kalifornio? Kiu konas lin scias ke li emas fari trafajn, atentokaptajn bildojn kaj verve kaj vigle rakontas. Do ne maltrafu lian prelegon “serĉante John Steinbeck; dek tagoj en Kalifornio”, venontan vendredon la 13an de februaro je la 20:00a horo.