Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Novaĵoj / Nieuws => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 04 oktobro 2014, 18:27:27 ptm

Titolo: Forpasis Yvonne Poupeye el Brugge (1933-2014)
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 04 oktobro 2014, 18:27:27 ptm
Hieraŭ, la 3an de oktobro 2014, en Brugge forpasis Yvonne Poupeye, filino de Karel Poupeye (1901-1983), dum multaj jaroj prezidanto de la Bruĝa Grupo Esperantista.

Dum sia junaĵo Yvonne aktivis en esperantaj medioj, sed post la edziniĝo ĝi dediĝis sin al sia familio kaj al profesia vivo. Tamen, la intereso pri Esperanto restis kaj dum la lastaj jaroj ĝi denove iĝis regula ĉeestanto de la kunvenoj de la bruĝa grupo.

La funebra ceremonio okazis la 9an de oktobro, en la preĉejo Christus Koning, Gerard Davidstraat, Brugge.