Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Klaas Dijkstra je 09 marto 2019, 19:33:25 ptm

Titolo: Konstanze Schönfeld (DE) pri Japanio
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 09 marto 2019, 19:33:25 ptm
(El www.tejo.org (http://www.tejo.org) :) Konstanze Schönfeld el Gemanio estas Ĝenerala Sekretario kaj la unua vicprezidanto de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.

La prelego celas enkonduki diversajn aspektojn de la nuntempa japana socio kaj rakonti pri ŝia persona sperto vivante en Japanio dum unu jaro. Okaze de la komenco de nova imperiestra erao por Japanio, post la tridekjara Heisei jidai (la erao de la "universala paco"), estas inde kune priesplori kelkajn el la nuntempaj sociaj kaj politikaj defioj de la lando.

Malfacilaĵoj rilate al la maljuniĝanta popolo, al la diverseco de ĝiaj kulturaj kaj etnaj minoritatoj kaj al la novaj enmigraj fluoj estos prezentitaj kune kun novaĵoj en leĝfarado, kiuj lastatempe igis Japanion proksimiĝi al ideala bildo de batalanto por homaj rajtoj en Azio. Nepre kunportu viajn spertojn el Japanio - kaj pli vaste el Azio - al la prelego!