Esperanto-forum

Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Monato => Fadeno komencita de: PaulP je 27 januaro 2013, 12:42:09 ptm

Titolo: Abonhelpa fonduso plu helpas
Afiŝo de: PaulP je 27 januaro 2013, 12:42:09 ptm
La abonhelpa fonduso de Monato
Jam de 30 jaroj MONATO havas sian  abonhelpan fonduson, kiu subvencias legemulojn en landoj kun malforta aŭ  juna ekonomio. Esperanto-parolantoj el tiuj landoj povas peti  subvencion de la fonduso, kaj tiel ricevi la magazinon ĉu tute senpage,  ĉu kontraŭ forte rabatita kotizo.
En 2012 la plimulto de la  subvenciataj abonoj iris al Kubo kaj al Afriko, sed dise venis petoj  ankaŭ el ekzemple Nepalo kaj Sud-Ameriko.
La mono en la fonduso  venas de legantoj en pli bonfartaj landoj, kaj jam tradicie la plej  granda kontribuanto en 2012 estis la Esperanto-klubo de Munkeno. Al ĝi,  kaj al ĉiuj aliaj donacintoj, sinceran dankon en la nomo de la eldonejo  kaj de la ricevintoj de la revuo!
ĉu vi jam donacis  por la fonduso? Iu ajn sumo, ĉu kompleta kotizo, ĉu duono aŭ triono aŭ  dekono de jarkotizo estas bonvena ĉe FEL aŭ ĉe la perantoj de MONATO. Dankon al ĉiuj!