+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  SOMERE ĝui en bela naturo: 13a ĝis 21a de julio 2012, Jünkerath, Eifel, Germanio

Ligitaj eventoj

  • 10-a SOMERE - SOmera MEzeŭropa REnkontiĝo: 13 julio 2012 - 20 julio 2012

Aŭtoro Fadeno: SOMERE ĝui en bela naturo: 13a ĝis 21a de julio 2012, Jünkerath, Eifel, Germanio  (Legita 3030 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Ludoviko

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 3
10-a SOMERE en Jünkerath
 
 ĉi-jare ni povos jubilei: Okazos la 10-a Somera Mezeŭropa renkontiĝo (SOMERE), de la 13-a ĝis la 21-a de julio 2012. Ni denove kunvenos en la plaŭa Jünkerath, en la Eifel-regiono, meze inter Kolonjo kaj Trier (Treviro), kie okazis jam pluraj belaj someraj kunvenoj de EsperantoLand.
 
 ĉu vi ŝatas pasigi agrablajn kaj trankvilajn somerajn tagojn en internacia rondo? ĉu ĉi-jare meze de julio konvenos kaj plaĵos al vi? Tiam
 
 Venu SOMERumi kun ni!
 
 Kiel kutime SOMERE estos taŭga kunveno kaj por spertaj Esperanto-parolantoj kaj por progresantoj aŭ komencantoj, kiuj volas ligi lernadon kaj lingvan ekzercadon kun libertempo.
 
 Pli ol duono de la partoprenantoj kutime parolas Esperanton de dek jaroj aŭ pli - ili do trovas unuflanke lingve simile spertajn homojn kaj aliflanke povas leĉere akompani la lingvan progreson de la aliaj.
 
 Lerni Esperanton en EsperantoLando
 
 ĉiuj konsentas, ke plej bone oni lernas lingvon en la lando mem. Venu do al aranĝo de EsperantoLand por sperti la internacian etoson kaj praktiki Esperanton de mateno ĝis vespero.
 
 Okazos kursoj por komencantoj kaj konversacia rondo por progresantoj. Ekster la kursoj estos daŭra ebleco uzi Esperanton dum la manĝoj kaj dum plaŭa kafumado aŭ teumado, dum promenoj, ekskursoj kaj programofertoj en la domo kaj ĝardeno.
 
 Lagumado, promenoj, ludoj, prelegoj kaj multa babilado
 
 Logas interalie la apuda ĉarma vilaĵo Kronenburg kun kastela ruino, la lago de Kronenburg kaj la naĵejo en piedira distanco de la domo.
 
 En la domo troviĝas grandega ludosalono kun multaj ofertoj, ekstere estas ludejoj por korbopilko kaj piedpilko kaj loko por bivaka fajro. Paŭtas sin sur la herbejo ŝafoj, la domo bredas kuniklojn kaj estas ludejo por infanoj tie - do ĉio taŭga estas disponebla por okupi infanojn kaj plenkreskulojn.
 
 En domo aŭ tendo
 
 Tranoktado kaj manĝado estos laŭ via plaĵo: ĉu en la domo aŭ en tendo en la ĝardeno tuj apud la domo (aŭ en via loĝaŭto)? Chu komunaj manĝoj aŭ memzorgeĉ Vi povas elekti!
 
 Venonta limdato: 15-a de aprilo
 
 Mi tre afable invitas vin rigardi la retpaĝojn kaj aliĝi. Jen la informpaŝo kaj la aliĝilo pri SOMERE, http://www.esperantoland.org/somere/ . Se restas demandoj, mi volonte respondos al ili.
 
 ĉuu la someron, eble kun ni en SOMERE   :-)
 
 Lu Wunsch-Rolshoven
 
 EsperantoLand
 Internaciaj ferioj
 http://www.esperantoland.org
 
 PRINTEMPE
 SOMERE
 Novjara renkontiĝo (NR)
 Novjara Internacia Semajno (NIS)