+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  Forpasis en la aĝo de 79 jaroj la israela verkisto Amos Oz

Aŭtoro Fadeno: Forpasis en la aĝo de 79 jaroj la israela verkisto Amos Oz  (Legita 3541 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Forpasis en la aĝo de 79 jaroj la israela verkisto Amos Oz
« je: 05 januaro 2019, 16:59:05 ptm »
Karaj geamikoj,
 
Je la 28a de decembro 2018 en Tel Aviv forpasis en la aĝo de 79 jaroj Amos Oz. Li naskiĝis en 1939 en Jerusalemo kiel Amos Klausner; lia familio originis el Odessa. Li estas unu el la plej famaj israelaj verkistoj, kiu estis plurfoje kandidato por la Nobelpremio. Liaj verkoj estis tradukitaj en 46 lingvojn, i.a. en Esperanton. Temas pri lia antaulasta libro, "Inter Amikoj" (2012), kun la novelo "Esperanto", kiu estis tradukita en Esperanton (de Gianpiero Savio kaj mi) kaj eldonita de ELI, kun la beno de Oz. Vidu www.retbutiko.net .
La 29.5.2015 ni renkontiĝis en kafejo apud lia hejmo, kaj mi donacis al li kelkajn ekzemplerojn de la E-traduko de lia novelo. Li tiuokaze skribis dediĉon en tiun libron, "Al Amri Wandel, la homo kiu hejmen venigis Martin Vanderberg [la heroo en la novelo "Esperanto"], tre emocie, danke kaj estime, Amos Oz" kaj cetera dediĉo "al Amri... kiu ludis miajn hebreajn vortojn per esperanto-piano..."
Okaze de la UK en Lillo  li skribis "bv. transdoni mianome varman saluton por ĉiuj partoprenantoj de la kongreso kaj diri al ili ke Martin Vanderberg transdonas ankaŭ miajn sentojn al la lingvo Esperanto kaj por la ideoj kiuj staras en ties bazo. Estime kaj danke, Amos Oz" kiu estis prezentita en la Inauguro kaj aperis en la kongresa kuriero. La traduko de la novelo "Esperanto" furoris en la libroservo kaj  estis prezentita en 'Libroj de la jaro' kaj "Aŭtora Duonhoro".

Amri Wandel
« Lasta redakto: 06 januaro 2019, 14:51:22 ptm de PaulP »