Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 04 marto 2019, 21:16:40 ptm

Titolo: Aldonaj informoj pri fotoj petataj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 04 marto 2019, 21:16:40 ptm
De Grégoire Maertens mi ricevis kelkdekajn fotojn, ĉefe pri universalaj kongresoj en la 1980aj jaroj. Mi provizore aperigis ilin je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485 (https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485) . Informoj pri la menciitaj personoj bonvenas. Krom Grégoire, mi rekonas tre malmultajn personojn.
Titolo: Re: Aldonaj informoj pri fotoj petataj
Afiŝo de: PaulP je 05 marto 2019, 09:20:39 atm
Informoj pri la menciitaj personoj bonvenas.
Nu, mi konas multajn, sed tiujn verŝajne ankaŭ vi konas. Ĉu vi povus precizigi, kiujn vi ne konas?
Titolo: Re: Aldonaj informoj pri fotoj petataj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 05 marto 2019, 15:17:54 ptm
Fakte mi konas malmultajn. Intertempe venis aldonaj informoj, jam aldonitaj al la priskriboj. Pri la aranĝo en Tampere mi sendis peton al lokuloj.
Titolo: Re: Aldonaj informoj pri fotoj petataj
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 06 marto 2019, 21:38:28 ptm
Aldoniĝis kvin pliaj fotoj je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485 (https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157707133623485)  kaj pli bona versio de la panorama foto de la pariza UK (de kiu, cetere, du duoblaĵoj haveblas).