Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 21 februaro 2020, 15:45:55 ptm

Titolo: Iemand geïnteresseerd in stadsplan Antwerpen 1928?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 21 februaro 2020, 15:45:55 ptm
Al la 'Esperantokolekto' (t.e. la 'objektoj') de la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet el Kortrijk ĵus estas aldonita grandformata (66 x 76 cm) urboplano de Antwerpen el 1928 (https://esperantokolekto.alcl.be/_bezoek/affiche/aff_extra_info.php?affnum=01.09.13.0 (https://esperantokolekto.alcl.be/_bezoek/affiche/aff_extra_info.php?affnum=01.09.13.0)). Ĝi estis eldonita okaze de la 20a Universala Kongreso de Esperanto kiu okazis en la urbo de la 3a ĝis la 11a de aŭgusto 1928. Ĝi havas tekstojn en franca, nederlanda kaj Esperanto.

Konsiderante ĝian aĝon, la afiŝo estas en relative bona stato (estas kelkaj etaj ŝiroj je la faldoj), sed la originalo estas konservota en arĥivo kaj nur escepte montrata.

Eble estas antverpenanoj (esperantistoj kaj aliaj) kiuj deziras havi tian mapon en sia domo. Ĉu estas iu inter ni kiu kapablas per grafika programo enordigi la aspekton de la afiŝo, tiel ke fareblas pliaj ekzempleroj per grandformata printilo? Tio povus iĝi modesta aldona enspezo por Flandra Esperanto-Ligo. (En la kolekto de la Fondaĵo Vanbiervliet estas pluraj afiŝoj kiuj meritas tian reeldonon!)
Titolo: Re: Iemand geïnteresseerd in stadsplan Antwerpen 1928?
Afiŝo de: Klaas Dijkstra je 24 februaro 2020, 16:15:09 ptm
Roland,


Mi kredas mi kapablas. Cxu la bonkvalita skano de gxi jam ekzistas?


Klaas
Titolo: Re: Iemand geïnteresseerd in stadsplan Antwerpen 1928?
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 24 februaro 2020, 19:01:09 ptm
Mi skanis (per A3-skanilo, en 9 partoj) kaj 'kungluis' per programo Image Composite Editor. Albert Claesen iom plibonigis. La dosieroj verŝajne ankoraŭ alireblas je https://we.tl/t-sUPLU8o0kj (https://we.tl/t-sUPLU8o0kj) ; se ne eblas sendi. El vidpunkto de profesiulo la kvalito verŝajne ne estas bona. Kaze ke la dosieroj estas vere neuzeblaj, mi havas la originalan afiŝon ĉe mi.