+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  HANS BAKKER (1937-2015)

Aŭtoro Fadeno: HANS BAKKER (1937-2015)  (Legita 3576 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
HANS BAKKER (1937-2015)
« je: 22 januaro 2015, 08:03:52 atm »




La 21-an de januaro forpasis en Amsterdamo, post elĉerpa malsano, Hans Bakker, Honora Membro de Universala Esperanto-Asocio. Li naskiĝis la 8-an de novembro 1937. Dum sia vivo li faris profesie multajn laborojn; laste, antaŭ sia emeritiĝo, li laboris ĉe la nederlanda partio Verda Maldekstro.
 
 Filo de aktivaj esperantistaj gepatroj, Hans Bakker lernis Esperanton ĉirkaŭ la jaro 1953. Li eniris la Esperanto-movadon en 1955, kiam li membriĝis en la nederlanda sekcio de TEJO. En 1964 li kunorganizis la 20-an Internacian Junularan Kongreson en Amsterdamo, al kiu li sukcesis allogi la ĉeeston de pluraj gravaj ne-esperantistaj organizaĵoj. Kiel gvidanto de la Komisiono pri Ne-Esperantistaj Organizoj de TEJO (poste nomita Komisiono por Eksteraj Rilatoj), de 1965 ĝis 1976, li donis fortan puŝon al la eksteraj rilatoj de TEJO, kun seminarioj, eldonaĵoj k.a. agadoj, kiuj dum multaj jaroj estis plene financataj per subvencioj el ekstermovadaj fontoj. En 1976 TEJO elektis lin sia Honora Membro.
 
 Hans Bakker aliĝis al UEA en 1962, tuj kiel dumviva membro. De 1982 ĝis 1988 li estis estrarano de Institucio Hodler ’68 kaj de 1992 ĝis 1995 estrarano de UEA pri financo kaj administrado. Dum multaj jaroj li estis kunredaktoro de la revuo Fen-X de la landa asocio Esperanto Nederland.
 
 Unikan lokon en la historio de Esperanto Hans Bakker havas pro sia laboro por la afrika agado de UEA, kiun li gvidis de 1980 ĝis 2001. El lia celkonforma kaj persista laboro rezultis, ke tuta kontinento aperis sur la mapo de Esperanto kaj UEA, kie ĝi antaĵe preskaŭ plene mankis. Li sciis kolekti ĉirkaŭ si reton de entuziasmaj kunlaborantoj, kiuj persone gvidis la lingvolernadon de afrikanoj. Li kreis ankaŭ vastan reton de amikoj de Afriko, kiuj per siaj donacoj ebligis la sendadon de lerniloj kaj ĝiaspecaj aliaj materialoj bezonataj de lokaj kluboj kaj landaj asocioj, kiuj komencis naskiĝi en rapida ritmo. En 1987 Bakker ebligis al 13 afrikanoj el 9 landoj partopreni en la Jubilea UK en Varsovio, post unumonata kurso en Hungario por spertiĝi pri la lingvo kaj ĝia instruado. ĉirkaŭita de ili sur la kongresa podio, Bakker transprenis la unuan Premion Onisaburo Deguĝi, kiun la Estraro de UEA aljuĝis al li pro lia sindediĝa kaj strategie brile kunordigita laboro por la afrika Esperanto-movado. En la jaro 2000, en voĉdonado de La Ondo de Esperanto, li krome estis proklamita Esperantisto de la Jaro.
 
 Por krei solidan bazon por la afrika agado en estonteco, per donackampanjo de Bakker kreiĝis en la jaro 2000 Kapitalo Afriko de UEA. Plia rezulto de lia agado estis la konstruado de lernejo en Togolando, Instituto Zamenhof, fondita en 1995 per liaj subteno kaj kunlaboro kun Gbeglo Koffi, lia frua lernanto kaj la unua afrika estrarano de UEA.
 
 Pro siaj grandaj meritoj al la Esperanto-movado, Hans Bakker estis elektita kiel Honora Membro de UEA en 2002. La Komitato karakterizis lin kiel tre grandan ekzemplon por la junaj generacioj, ĉar li estas unu el tiuj esperantistoj, kiuj laboregas kaj ne postulas dankojn pro la laboro, abunde uzas sian tempon sed ankaŭ sian monon, kaj ne afiĝas tion.

 
(Gazetara Komuniko de UEA, 2015-01-21)