Pri la forumo / Betreft het forum > Demandoj pri la forumo / Vragen over het forum
ĉu ekzistas Esperantoklavaro por MAC komputiloj?
(1/1)
Albert1:
En Tiu ĉi forumo eblas uzi la verajn esperantajn ĉapelitajn literojn!
eĉ per MAC-komputilojn!
Vidu:
https://sites.google.com/site/supersignu/hejmo/apple-mac/Plena-Esperanta-Klavaro
Roland Rotsaert:
Mi ne estas Mac-uzanto kaj verŝajne neniam estos, sed mi estis scivolema kaj rigardis la paŭaron. En ĝi ankaŭ estas eroj por aliaj mastrumaj sistemoj, sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj. Nur pri 'Tajpi' etas detaloj. Mi jam delonge uzas 'Ek' kaj kvankam ĝi havas kelkajn mankojn, mi verŝajne daŭre uzos ĝin.
Albert1:
--- Citaĵo de: Roland Rotsaert je 07 aprilo 2012, 09:13:23 atm ------8<---
... sed por Windows plejparte estas malplenaj paŝoj.
---8<---
--- Fini citaĵon ---
Por Windows XP, 2000, Vista, Windows 7, 32-bitoj kaj 64-bitoj, oni povas uzi la AZERTY-klavaron, adaptita al la Esperantaj literoj kiel priskribita sur tiu-ci paŝo: http://albertclaesen.be/esperanto/kapjesletters.html.
aŭ oni povas adapti aliajn klavarojn per la sama, senpaga programo de Windows: 'Keybord Layout Creator'.
Nikolao:
Saluton,
Jes ja ekzitas pluraj
Jen unu se vi laboras per QWERTY
http://www.options4.com/options/software/keyboards.html
Jen unu se vi laboras per AZERTY
http://michaellanglois.org/it/french-keyboard-with-diacritics-11a-mac_clavier-francais-diacrite-11a-mac
Mi mem laboras per AZERTY do mi havas version kreita el normala Belga AZERTY klavaro far de amiko.
ĝi ebligas uzi la ^ (morta klavo) super c g h j s kaj la ŭ oni obtenas per "alt + q".
ĝi funkcias tre tre bone.
se tiu lasta interesas vin sendu al mi retmesaĝon : nikolao147 ĉe gmail.com
Vi ankaŭ povas modifii kiun ajn klavaro per programo Ukulele, kiun vi trovos tie http://scripts.sil.org/ukelele
Ankaŭ ekzistas ebleco por iPad, iPhone kaj iPod
http://ipont.jubilo.ca/ip/ aŭ http://itunes.apple.com/us/app/id391600511
ĝis
Nikolao
PaulP:
Fakte por Mac-komputiloj oni tute ne bezonas iun programon. Alt-6 donas la ĉapelon, kaj poste vi tajpu la c, la g ktp. kaj preta. Simile por la ŭ: vi tajpas Alt-b plus u kaj la Esperanto-litero aperas. Nur se tio estas tro pena por vi, kaj vi volas ekzemple, ke la ? troviĝu sur la klavo "q", tiam vi devas instali specialan programeton. Ekzistas ankaŭ programetoj, kiuj transformas "cx" al ĉ kaj simile.
Navigado
[0] Fadenlisto
Plena versio