Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Ideoj por antaŭ­enigi Esperanton / Ideeën ter bevordering van Esperanto => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 11 julio 2010, 19:36:46 ptm

Titolo: Gazetara servo dum UK
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 11 julio 2010, 19:36:46 ptm
En la revuo Esperanto (julio-auĵusto, p. 150) aperis alvoko por informi la lokajn gazetojn pri la UK. ĉu tiurilate io estas planita por Flandrio/Belgio? ĉu estas kongresanoj kiuj ĉiutage sendos raport(et)on pri la UK? ĉu iu aperos je www.esperanto.be?
Roland Rotsaert
Titolo: Re: Gazetara servo dum UK
Afiŝo de: Lodchjo je 14 julio 2010, 18:45:57 ptm
Ghis nun nenio estis interkonsentita por Horizontaal. Mi esperas ricevi iujn kontribuojn.
Amike,
Lode.
Titolo: Re: Gazetara servo dum UK
Afiŝo de: Pilgrimo je 16 julio 2010, 14:19:09 ptm
Mi certe povas meti anocon en la retpaĝo, sed ne havas ideon pri formo aŭ enhavo. Mi ege dubas ke estas ĵurnalistoj de tie ĉi kiuj flugos al Havano por artikoleto en flandra gazeto. Sugestoj estas bonvenaj.
Titolo: Re: Gazetara servo dum UK
Afiŝo de: Pilgrimo je 16 julio 2010, 14:29:44 ptm
Estus bona ideo se kongresano sendos tagraportetojn al mi kaj mi povus placi ilin sur retpaĝo. Mi mem ne iros al UK. ĉiu iu partoprenanto ĉi tie pretas sendi mesaĝetojn?

Kevin
Titolo: Re: Gazetara servo dum UK
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 21 julio 2010, 09:10:21 atm
Por la kelkaj restantaj uzantoj de cxi tiu forumo: la kongresa kuriero de la UK legeblas je http://www.uea.org/kongresoj/uk_2010.html .