Esperanto-forum

Publikaj rilatoj / Contacten => Diversaj / Diversen => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 27 majo 2018, 19:18:54 ptm

Titolo: Esperanto en Belgio dum la Unua Mondmilito
Afiŝo de: Roland Rotsaert je 27 majo 2018, 19:18:54 ptm
Mi pensis ke dum la Unua Mondmilito la Esperanto-movado en Belgio apenaŭ aktivis, sed mi eraris. En kolekto de glumarkoj mi trovis belan glumarkon eldonitan okaze de kristnasko 1917, kaj pli simplan (en versioj ruĝa-verda kaj nigra) per kiu estis anoncita la unua 'Waesa Kongreso' en St. Nikolaas-W je 20.5.18.
Sur la unua glumarkoj estas la literoj 'HVB' aŭ 'AVB', verŝajne la desegnanto. Kiu povus esti?
Bedaŭrinde apenaŭ troveblas revuoj de lokaj grupoj el tiu epoko.

Roland Rotsaert