Esperanto-forum
Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond => Aliaj kluboj / Andere clubs => Fadeno komencita de: slavneui je 19 marto 2013, 22:48:19 ptm
-
Post la sukceso de liaj "chansons issues de l'agriculture biologique", Guillaume Armide ironie sin esprimas pri daŭrema evoluo kun ĉi-foje originalan problemaron: multlingveco !
La koncerto proponas esplori 5 aspektojn de la solvo Esperanto: komunikada lingvo justa, facila kaj neŭtrala. 5 Okazoj por viziti daŭreman evoluon kaj aŭskulti la grandajn sukcesojn de la francaj kaj internaciaj kanzonoj, adaptitaj en E-on.
http://www.facebook.com/events/123381661180504/permalink/124143097771027/ (http://www.facebook.com/events/123381661180504/permalink/124143097771027/)
-
Samtage kaj samloke, la 14an de aprilo 2013, okazos Kongreso de la Nordfrancia Federacio en Halluin. Informilo kaj aliĝilo sube. Prezo por la tuttaga programo: 30 eŭroj. Eblas sendi la aliĝilon rete al rf.valet@wanadoo.fr - eksterlandanoj povas pagi surloke (sed nepre sendu la aliĝilon sufiĉe frue).
Interesa okazo por renkonti la nordfrancojn, prepare al la Universala Kongreso en Lille de 2015!
-
Protokolo kaj fotoj de la Federacia Kongreso de Nordfrancia Esperanto-Federacio kaj la poste amuza programo de la 14a de aprilo 2013 videblas je http://esperanto.nord.online.fr/eo/index.htm (http://esperanto.nord.online.fr/eo/index.htm) .