Esperanto-forum

Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Nikolao je 26 aprilo 2017, 16:39:01 ptm

Titolo: Bruselo: Mikaelo BRONŜTEJN pri SEJM legendara (Pianofabriek)
Afiŝo de: Nikolao je 26 aprilo 2017, 16:39:01 ptm
Mikaelo BRONŜTEJN prelegos pri SEJM legendara  (60-90 min)
la 17an de Majo 2017 je la 18a30 en De Pianofabriek (35 Fortstraat, 1060 Sint-Gillis)

Sovetia Esperantista Junulara Movado, la neformala organizaĵo, estis fondita en Soveta Unio en 1965 kaj dum 13 jaroj sukcese agis kaj evoluis, spite al neglekto aŭ eĉ kontraŭstaro de ŝtataj instancoj.
Sendube, tiaspeca funkciado enhavis aron da okazintaĵoj, interesaj ne nur de historia vidpunkto. La libro “Legendoj pri SEJM”, verkita de Mikaelo Bronŝtejn kaj reeldonita trifoje (1992, 1997, 2005), estas vaste legata en Esperantujo. Originala kompono de la prelego enhavas ankaŭ laŭtemajn kantojn kaj poemojn de la aŭtoro.

La prelego estos eble sekvata de kanta sesio

Nikolao