+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Novaĵoj / Nieuws (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  Amikumu nun estas elŝutebla por via saĝtelefono kaj tabulkomputilo

Aŭtoro Fadeno: Amikumu nun estas elŝutebla por via saĝtelefono kaj tabulkomputilo  (Legita 5752 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert

Ekde nun Amikumu estas elŝutebla. Mi ĵus instalis ĝin. Iru al Play Store de Google por Android aŭ Apple Store por iPhonekaj serĉu laŭ vorto Amikumu.

Poste vi devas krei konton kaj vi povas vidi la 100 plej proksimajn Esperantistojn apud vi.
Belan semajnfinon kaj korajn salutojn,
Heinz W. Sprick

PS: Ankaŭ mi instalis kaj trovis ke la plej proksima samideano estas je 40 km. Indas, antaŭ la instalo, legi la bazajn informojn je https://amikumu.com/eo/faq/ (kaj ankaŭ https://eo.wikipedia.org/wiki/Amikumu_(aplika%C4%B5o) kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Amikumu_(retejo)
Komentoj bonvenas.
Roland Rotsaert

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Re: Amikumu eksplode progresas
« Respondo #1 je: 27 aprilo 2017, 13:31:14 ptm »
La 22an de aprilo eksplode lanĉiĝis la apo (poŝtelefona kaj tabulkomputila aplikaĵo) Amikumu, kiu helpas trovi proksimajn esperantistojn. Jam pli ol 2700 personoj instalis ĝin. Tri tagojn post la lanĉo, Richard Delamore, la ĉefa afergvida oficisto, respondis al demandoj de la redakcio de La Ondo de Esperanto; la intervjuo jam estas legebla en la novaĵretejo La Balta Ondo, http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4/ .

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
Amikumu havas pli ol 3000 aliĝintoj
« Respondo #2 je: 29 aprilo 2017, 19:42:24 ptm »
La socia reto Amikumu lanĉiĝis De Jarlibro al "Horlibro"
  En sabato, 22-a de aprilo, lanĉiĝis nova socia reto, Amikumu. Ĝi estas uzebla per saĝtelefonoj kaj montras la cent plej proksimajn Esperanto-parolantojn, kiuj membras en ĝi.
 
 Jam pli ol tri mil aliĝintoj
  Ene de unu semajno aliĝis jam pli ol tri mil homoj el certe almenaŭ kvindek landoj. En kelkaj grandaj urboj membras jam pli ol deko da Esperanto-parolantoj.
 Kontaktu la retan Esperantujon - aliĝu al Amikumu!
  Amikumu donas bonan eblecon por kontakti aliajn Esperanto-parolantojn - oni renkontiĝas unue en la reto kaj povas poste interkonsenti pri rendevuo eksterrete. Jen nova ebleco por trovi la enretajn Esperanto-parolantojn, kun kiuj ĝis nun ne tro facilis eksterreta kontakto.
 
Por ke tio funkciu, necesas ke ankaŭ la homoj el la tradicia Esperanto-komunumo aliĝu al Amikumu kaj prezentu sin tie. Instrukcioj kiel fari troviĝas sur https://amikumu.com kaj sube.
 
 De jarlibro al "horlibro"
  En 1908 Hector Hodler lanĉis novan ideon - jarlibron, kiu faciligis trovi aliajn Esperanto-parolantojn. La nova ideo, kiun nun realigis Chuck Smith kaj Evildea kun sia teamo, 109 jarojn post Hodler, estas iusence nova versio de jarlibro. Sed tiun ĉi version ni povas nomi "horlibro" (se ne "minutolibro"), ĉar ĝi estas daŭre aktualigata.
 
Nun vojaĝanto povas kontakti ne nur la lokulojn en ilia hejmo, sed pere de Amikumu ankaŭ aliajn vojaĝantojn, kiuj hazarde troviĝas samloke. Kaj la lokulo povas vidi, kiu vizitas lian aŭ ŝian urbon.
 
 Artikoloj ĉe "Libera Folio" kaj "Ondo de Esperanto"
  Unuajn impresojn pri la nova oferto vi povas legi ĉe Libera Folio
 http://www.liberafolio.org/2017/04/23/amikumu-rapide-ekhavis-pli-ol-mil-novajn-uzantojn/
 (kun unua mondmapo de Amikumu-anoj)
 kaj ĉe Ondo de Esperanto
 http://sezonoj.ru/2017/04/amikumu-4/
Kaj ne forgesu aliĝi al Amikumu por ke la tuta Esperantujo estu videbla - al novaj lernantoj, al konversaciemuloj kaj al la tuta mondo.
 Konkrete: Iru per via saĝtelefono al la "vendejo" (fakte: distribuejo) de saĝtelefonaj aplikaĵoj ("apoj") kaj tie elŝutu la senkostan aplikaĵon
Lu Wunsch-Rolshoven


Elsalutinta Eddy VdBosch

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 18
  • Sekso: Vira
  • Eddy
    • mia blogo en Ipernity
Re: Amikumu nun estas elŝutebla por via saĝtelefono kaj tabulkomputilo
« Respondo #3 je: 26 julio 2017, 08:47:36 atm »
Mi jam havas kelkajn pozitivajn spertojn per Amikumu.
Pro etaj invitomesaĝoj al proksimaj esperantistoj jam venis du vojaĝantoj al nia vendreda kluba renkontiĝo en Antverpeno.
Dum propra vojaĝo al Svedujo mi interŝanĝis mesaĝojn kun kelkaj esperantistoj kiuj aperis en proksima distanco. Al unu novulo mi donis gramatikan klarigon post demando kaj poste li respondis ke Esperanto estas mojosa lingvo kiun li antaŭ nelonge komencis lerni per Duolingo. 

Nun mi estas scivola pri la uzo de Amikumu dum granda renkontiĝo de Esperanto-parolantoj, ekzemple dum Universala Kongreso. Ĉu Amikumu fariĝos la rendevuejo de kongresanoj kiuj reserĉas unu la alian ?