+  Esperanto-forum
|-+  Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.)
| |-+  Esperanto-literaturo kaj -muziko (Kontrolanto: PaulP)
| | |-+  La Viena muzeo - La Eo-domo en Arnhem

Aŭtoro Fadeno: La Viena muzeo - La Eo-domo en Arnhem  (Legita 3995 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
La Viena muzeo - La Eo-domo en Arnhem
« je: 23 januaro 2016, 09:14:26 atm »

Ĉi-jare en la kleriga rubriko “Nia Trezoro” de la revuo “La Ondo de
Esperanto” estas prezentataj la plej konataj Esperanto-Centroj, bibliotekoj
kaj muzeoj. En la januara kajero de La Ondo aperis artikolo de Bernhard
Tuider pri la Internacia Esperantomuzeo, fondita en Vieno en la 1929a jaro
kaj funkcianta nun kun la oficiala nomo “Kolekto por Planlingvoj kaj
Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko”.


Ĉi tiu artikolo hodiaŭ iĝis legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo:
http://sezonoj.ru/2016/01/trezoro-7/


Intertempe aperis la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, en kiu estas
publikigita artikolo pri la Esperanto-Domo en Arnhem (Nederlando).
Atentu, ke nur ĉirkaŭ triono de la gazeta materialo aperas en la reto.
“La Ondo de Esperanto” estas abonebla por la 2016a jaro kontraŭ 42 eŭroj;
rabatita tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj landoj. La
elektronika versio (pdf) kostas 15 eŭrojn por ĉiuj landoj:
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm