+  Esperanto-forum
|-+  Flandra Esperanto-ligo / Vlaamse Esperantobond
| |-+  Volontula agado / Vrijwilligerswerk (Kontrolanto: ivo)
| | |-+  Aktivula laboro de Petro.

Aŭtoro Fadeno: Aktivula laboro de Petro.  (Legita 5412 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Aktivula laboro de Petro.
« je: 03 marto 2019, 14:58:12 ptm »
Mallonge, ĉar vi, Ivo, petis:
Krom multaj artikoloj en Ipernity (pli ol 300) kaj Vikipedio kaj recenzoj en Monato, kontribuetoj en Horizontaal... mi esperas ke plej utilaj estis la vortaroj (E-N-E, Poŝaj, Bildvortaro). Precipe se la nova vasta PIV-ido povus aperi, ĉar ĝi estas frukto, tagon post tago plidikiĝanta, de cent elcenta esperantovivo, kiu tage liveras necesajn kaj nefacile troveblajn vortojn [kies nederlanda ekvivalento eĉ multe pli malfacile estas trovebla] . Ne-esperantaj vortoj en nia familio aperas multe malpli ofte ol meteoroj en nia nokta ĉielo.
Eble ankaŭ miaj esploroj prifundamentaj kaj priproverbaj iel utilas. 
Jen.... ĉar vi insistis. 

Kiel vi nomas la aparaton, por trapuŝi necesejon? Kaj la aparato kiu ricevas la rimenon per kiu vi suprentiras la fenestrajn lukojn? ktp ktp ktp
.
« Lasta redakto: 03 marto 2019, 15:10:19 ptm de petrodesmet »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #1 je: 04 marto 2019, 12:07:11 ptm »
Tralavilo? Aŭ trapuŝilo?
Lukaksejo?

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #2 je: 04 marto 2019, 13:43:39 ptm »
 Lodĉjo,
Mi ne trovis kiel respondi .
Trapuŝilo certe taŭgas.
Alia: rulvolvilo nepre estas pli klara vorto. Rulvolvilo (por ŝutrobendo).
Mi pensas ke ni uzis tion.

Nederlande: ontstopper KAJ oproller.
« Lasta redakto: 04 marto 2019, 14:16:15 ptm de petrodesmet »

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #3 je: 04 marto 2019, 13:48:17 ptm »
La lukaksejo ŝajnas al mi malfacile disektebla, analizebla.
Mia ideo estis montri ke ĉiu objekto bezonas (simplan) nomon, kaj ke en Esperanto oni ĉiam trovas iun nomon, se ...
Cetere, iom ĝena ĉe via propono estas la samtempa apero de "kak" kaj "ejo" .... Kaj ?aks-ejo?
« Lasta redakto: 04 marto 2019, 14:08:16 ptm de petrodesmet »

Elsalutinta Lodchjo

  • Forumadministranto
  • Kunlaboranto
  • *****
  • Afiŝoj: 145
  • Esperanto - Taal zonder grenzen.
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #4 je: 05 marto 2019, 14:01:13 ptm »
ontstopper, bone, trapuŝilo;
mi pensis ke temis pri la parto malantaŭ la neceseja kuvo kiu pelas la akvon tra la kuvon kaj do rezonis ĉi-nokte, ke akvopelilo pli taŭgas, sed jes, por senŝtopigilo, eblus uzi "trapuŝilon", kvankam senŝtopigilo eble pli klaras?
jes, "lukaksejo", efektive, iom tro kolizias kun "kakejo", ĉikaze luebla "kakejo", "lukakejo" do, ekz. por eventoj. :)
eble ni faru apartan fadenon por vortaraj vortoj, se utilas al vi? mi kun Yves jam multe pripensis vortojn kaj esprimojn por lia tradukado de la Facebook-interfaco.
« Lasta redakto: 05 marto 2019, 14:03:45 ptm de Lodchjo »

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #5 je: 05 marto 2019, 19:33:33 ptm »
Mi nur volis montri kiajn problemetojn mi daŭre renkontis, aŭ eble, ke oni ĉiam trovas vorton en Esperanto, sed ne en la nederlanda. 
Trovi la ĝustan nederlandan estas treege malfacile! En Esperanto pluraj solvoj povas tute libere ŭziĝi.

Kiu scias ke la laĉoferaĵeto en la nederlanda nomiĝas rijgmalie, veterbeslag? Tiel kaj nur tiel!
« Lasta redakto: 06 marto 2019, 08:48:46 atm de petrodesmet »

Elsalutinta petrodesmet

  • Membro
  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 23
Re: Aktivula laboro de Petro.
« Respondo #6 je: 09 marto 2019, 19:35:43 ptm »
Aprecatan respondon mi ricevis de Lodĉjo.
La ŝutrotenilo, ŝutrofiksilo de mia antikva domo en la nederlanda (oficiale) nomiĝas: luikhouder. Alia nomo estas luikensoldaat, ĉar ili ja aspektas kiel soldatoj.
En la angla ili havas similan nomon, sed ankaŭ alian: (fermaĵ)hundo. Supozeble en Britujo ili havas formon de hundo aŭ hundokapo.  (shutter dog; shutter holdback). 
Jen, ni lernis du nederlandajn vortojn!
Haleluja!

Oni ne traduku luik per luko ĉar en Esperanto la vorto "luko" nepre indikas nur la aperturon, kaj ne, kiel en la nederlanda ankaŭ ĝian fermaĵon, kovraĵon ... Tiun oni nomu: lukpordon, aŭ eble, se taŭge, plankpordo(n).
Luik/Luko estas duone, kaj nur duone, falsaj amikoj
« Lasta redakto: 10 marto 2019, 10:43:25 atm de petrodesmet »