Esperanto-forum

Ĝenerale / Algemeen => Familia vivo => Fadeno komencita de: PaulP je 09 majo 2019, 07:44:19 atm

Titolo: Emiel Van Damme forlasis nin
Afiŝo de: PaulP je 09 majo 2019, 07:44:19 atm
La 7an de majo pace forpasis en sia dormo nia membro Emiel Van Damme en la aĝo de 92 jaroj. Emiel en FEL estis ĉefe konata kiel gramatikisto. Li verkis, plej ofte kune kun Christiane De Vleminck, plurajn verkojn pri la gramatiko de Esperanto.La unuan verkon li mem tradukis el la franca „Grammaire ABC d'Espéranto”.

Emiel publikigis ankaŭ poemojn sub la titolo „Dolĉe-amare”, originala poemaro en la Serio Stafeto. Ĉiujn liajn verkojn eldonis Flandra Esperanto-Ligo. Plurajn el ili oni devis represi pro elĉerpiĝo. Vidu: https://retbutiko.be/trovu/damme?trovu=damme (https://retbutiko.be/trovu/damme?trovu=damme).

En la mezaj paĝoj de la revuo Horizon.taal Emiel prizorgis konstantan lingvo-rubrikon kaj en Monato li redaktis, kune kun la nevo Philippe, la rubrikon „Medio”.
Titolo: Re: Emiel Van Damme forlasis nin
Afiŝo de: PaulP je 25 majo 2019, 19:52:34 ptm
De plechtigheid voor Emiel heeft plaats op zondag 30 juni, om 17u in de Feestzaal van Westrand (Kamerijklaan 46, 1700 Dilbeek). De toegang gebeurt via de hoofdingang van het Cultuurcentrum. Er zullen wegwijzers staan die de route aangeven.

Na de plechtigheid wordt iedereen verwacht in Lou’s Plek (zelfde adres) voor een lichte maaltijd. Om uiterlijk 20u wordt het samenzijn afgerond.

Bonvolu konfirmi vian ĉeeston antaŭ la 7a de junio al gerke@gerkeverthriest.be

Ne donacu florojn aŭ florkronojn sed prefere vi ĝiru sumon al Flandra Esperanto-Ligo, konto BE31 4025 5105 3155, kun mencio "Donaco memore al Emiel van Damme".