Esperanto-forum

Pri / over Esperanto (Taalvragen e.d.) => Esperanto-literaturo kaj -muziko => Fadeno komencita de: Herman Deceuninck je 26 marto 2019, 18:00:13 ptm

Titolo: Vinilkosmo sojle de fermo, sed ne se ni ĉiuj abonus...
Afiŝo de: Herman Deceuninck je 26 marto 2019, 18:00:13 ptm
Esperantistoj devas konscii, ke ne eblas uzi kaj aŭskulti Esperanto-muzikon sen subteni ĝin, aktive kontribuante, por ke ĝi pluvivu. Do konklude kaj praktike, la nura alternativo eviti fermon de Vinikosmo estas, ke ĉiuj, kiuj volas daŭre povi aŭskulti Esperanto-muzikon el la katalago de Vinilkosmo, aliĝu al la Abonklubo (eĉ se ili ne uzas la justan elsendfluejon Divercites Music) kun la celo multobligi la nombron de la abonantoj https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html Se tio ne okazos, en 2020 tute malaperos la muzika katalogo de Vinilkosmo el la interreta pejzaĝo.