+  Esperanto-forum
|-+  Agendo / Agenda
| |-+  Agenda / Agendo (Kontrolanto: Roland Rotsaert)
| | |-+  MondaFest’ 2020: Inaŭguro kaj unuaj oficialaj eventoj

Ligitaj eventoj

  • Inaŭguro de MondaFest' 2020: 20 junio 2020

Aŭtoro Fadeno: MondaFest’ 2020: Inaŭguro kaj unuaj oficialaj eventoj  (Legita 2750 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta Roland Rotsaert

  • Forumadministranto
  • Heroo
  • *****
  • Afiŝoj: 1314
  • Sekso: Vira
    • Roland Rotsaert
MondaFest’ 2020: Inaŭguro kaj unuaj oficialaj eventoj
« je: 11 junio 2020, 15:54:39 ptm »
En la 20-a de majo UEA oficiale anoncis la realigon de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020) kaj la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) (uea.org/gk/875). MondaFest’ 2020 okazos inter la 20-a de junio kaj la 20-a de septembro 2020, dum la VK okazos inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020, kadre de ĝi. Aldone al tio, ni kun ĝojo informas, ke jam multe da partneroj aliĝis al la ideo de MondaFest’ 2020 kaj anoncas siajn eventojn kadre de ĝi. La konstante ĝisdatigata programo troviĝas ĉe EventaServo.org. Kontrolu kaj rezervu la datojn: eventaservo.org/e/mondafest2020. Detalojn vi trovas en la apartaj paĝoj de ĉiu evento ĉe Eventa Servo.
(Legu pli en la gazetara komuniko de UEA: https://uea.org/aktuale/komunikoj/2020/MondaFest%E2%80%99-2020-Inauxguro-(20-junio)-kaj-unuaj-oficialaj-eventoj-rezervu-la-datojn )