+  Esperanto-forum
|-+  Ĝenerale / Algemeen
| |-+  Anoncetoj / Zoekertjes (Kontrolanto: Pilgrimo)
| | |-+  zumba gold

Aŭtoro Fadeno: zumba gold  (Legita 8422 fojojn)

0 anoj kaj 1 Gasto rigardas tiun ĉi fadenon.

Elsalutinta eva

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 5
  • Sekso: Virina
zumba gold
« je: 27 julio 2013, 08:57:46 atm »
Karaj Flandraj Esperantistoj!


Mi estas hungarino (mezagxa) kaj mi havas grandan peton por realigi mian malnovan revon.
Ekde 2 jaroj mia plej grava sxatokupo - kompreneble krom Esperanto - estas zumba gold. En la reto mi trovis faman trejniston Marc Bosmans (Marc Boomer), kies dancado tre placxas al mi, kaj mi decidis partopreni en lia danchoro, aux kurso.
Se mi bone scias, Li vivas en Limburg, sed certe ankaux en aliaj urboj de la lando Li organizas danchorojn de zumba gold.
Mi deziras kontaktigxi kun tiu esperantisto, kiu mem (aux iu lia/sxia konatulo) okupigxas pri zumba gold, kaj kiu povus helpi min viziti kurson/trejnadon de Marc.
Mi estas preta vojagxi al iu ajn urbo, kiu estas atingebla per amasveturiloj  - prefere fine de auxgusto aux komence de septembro, sed ankaux pli posta dato estus konvena.
Do, mi bezonus kelktagan gastigon kaj iom da esperantlingva helpo, dum la kurso.
Rekompence mi ofertas similan gastigon en mia hejmo en Hungario (en urbeto proksime al Budapesxto), kompreneble kun vizito de hungara zumba gold-trejnado.


Se vi havas iun ajn informon por mi, bonvolu skribi, mi atendas vian leteron!
         evabaloghne@freemail.hu


Kun anticipaj dankoj:
                                  Eva






Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: zumba gold
« Respondo #1 je: 27 julio 2013, 18:04:20 ptm »
Tie troveblas la horaro kaj lokoj kie kursoj okazas (du eblecoj: la unua por ĝenerala publiko, la alia por personoj 55+ aŭaj) : http://www.dancefitnesshasselt.com/ZUMBA--LESSEN.html


Pli bone limburga grupo okupiĉu pri tio kontaktante la instruistojn kies kontaktinformoj troveblas sur http://www.dancefitnesshasselt.com/
« Lasta redakto: 27 julio 2013, 20:42:56 ptm de PaulP »

Elsalutinta eva

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 5
  • Sekso: Virina
Re: zumba gold
« Respondo #2 je: 28 julio 2013, 19:48:11 ptm »
Dankon, kara verda vojo!


Mi estus tre dankema, se iu povus helpi el la limburga grupo!
(min interesas nur "senior", ja mi estas 58 jara)

Elsalutinta Herman Deceuninck

  • Progresinto
  • **
  • Afiŝoj: 59
  • Sekso: Vira
  • Verda Vojo (naturamikaro), Alifono (vikipedio)
    • Esperanta Naturamikaro
Re: zumba gold
« Respondo #3 je: 28 julio 2013, 20:36:18 ptm »

ZUMBAGOLD LECIONOJ (senior+55j)



 
Marde : 14.00h-15.00h (Anita) O.C De Rietbron en komunumo Halen


Merkrede : 10.00h-11.00h (Marc) en salono O.C en komunumo Stokrooie


merkrede : 15.30h-16.30h (Marc) en solono De Cirkel en komunumo Herk-De-Stad


Mi havas retadreson de esperantisto el Limburgo kiu loghas ne tro malproksime. Mi kopios vian peton kaj sendos por ke li rigardu sur la forumo.
                                                                       

Elsalutinta eva

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 5
  • Sekso: Virina
Re: zumba gold
« Respondo #4 je: 29 julio 2013, 11:45:50 atm »
Koran dankon!

Elsalutinta eva

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 5
  • Sekso: Virina
Re: zumba gold - aldone
« Respondo #5 je: 30 julio 2013, 09:23:39 atm »
Gekaraj!


Grandan gxojon kauxzis por mi via sincera kaj afabla helpemo! Mi esperas, iel realigxos mia granda revo...
Aldone mi deziras signi: krom gastigado estus bonega solvo ankaux tranoktejo en iu malmultekosta hotelo.
Mi bezonus precipe esperantlingvan helpon en la urbo kaj en la kurso.


Anticipan dankon al cxiuj!

Elsalutinta eva

  • Komencanto
  • *
  • Afiŝoj: 5
  • Sekso: Virina
Re: zumba gold
« Respondo #6 je: 10 aŭgusto 2013, 11:11:22 atm »
Post longa silento, tamen mi esperas, ke iu helpos min   :o