Esperanto-forum
Agendo / Agenda => Agenda / Agendo => Fadeno komencita de: Roland Rotsaert je 08 septembro 2012, 07:49:37 atm
-
23.09.2012 estos aparta dato kiam la homoj kantos por la klimato. En pli ol 100 urboj en Flandrio, sed ankaŭ kelkaj en Valonio kaj eĉ Bruselo, miloj da homoj kune kantos por montri al la decidpovuloj ke ni havas grandajn zorgojn pri nia klimato; ni devas protekti ĝin, ekde nun!
Se la organizantoj aranĝis la kanzonon en la angla lingvo, ni tamen opiniis ke tiu agado povus ankaŭ okazi en aliaj landoj kaj kontinentoj. Pro tio ni esperantigis la ideon, ne litere el la angla sed kun la sama mesaĝo.
Do ni ĉiuj laŭte kantu, prefere en Esperanto por montri ke Esperanto estas vere universala lingvo.
amike via,
Flory
Esperanta teksto de la kanto en suba pdf-dosiero (je paŝo 2).
http://www.singfortheclimate.com/FR/about.aspx + gazetara materialo : http://www.singfortheclimate.com/NL/press.aspx (http://www.singfortheclimate.com/NL/press.aspx)